Ŝako

Article on other languages:

Ŝako

Nombro de ludantoj 2
aĝa rekomendo 5 jaroj kaj pli
Daŭro de ludo
  • amika ludo sen horloĝo kutime 10–60 minutoj
  • turniraj ludoj kun tempa kontrolo 2–7 horoj
  • fulma ludo 2 kaj pli minutoj
  • koresponda ludo monatoj kaj jaroj
Komplekseco de reguloj meza
Strategio multaj
Necesaj kapabloj strategia kaj taktika pensado
Estiĝo 15-a jarcento

Ŝako (el la persa شاه, Ŝāh, reganto) estas klasika tabulludo por du ludantoj. La ludo estiĝis en la 15-a jarcento en suda Eŭropo per reguligo de la persa ludo ŝatranĝo, sekvanto de la malnova hindia ludo ĉaturango. Ŝakoj estas ludataj sur ŝaktabulo, la kvadrata tabulo dividita en 8 × 8 kvadratojn, alterne nigraj kaj blankaj. Ĉiu ludanto en komenco de la ludo havas sume dek ses pecojn de ses specoj: reĝon, damon, po du turoj, kurieroj kaj ĉevaloj kaj ok peonojn. La ludantoj, markataj kiel "nigro" kaj "blanko" laŭ la koloro de pecoj, per kiuj ili ludas, alterne ŝovas la pecojn el unu ĉelo al la alia. La celo de la ludo estas ŝakmato, tia atako de la reĝo de rivalo, kiu estas nerepuŝebla. La ŝako ne enhavas elementon de hazardo, la ludon decidas kapabloj kaj konoj de la ludantoj.

Grava komponento de la ŝako estas ŝaka teorio, kiu havas karakteron de scienco. En kompozicia ŝako ni renkontiĝas kun arta aspekto de la ŝako. La lernado kaj ludado de ŝakoj estas rekomendata kiel maniero, kiel plibonigi kvaliton de pensado kaj disvolvi favorajn karakterajn ecojn. La ŝako estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo. Ŝakon ludas milionoj da homoj kiel neformale por amuzo, tiel ankaŭ en konkursa, sporta aspekto. Ŝakmatĉoj kaj turniroj estas organizataj ekde la komencoj de tiu ĉi ludo kaj signifa evoluo de la ŝaka sporta vivo okazas ekde la lasta kvarono de la 19-a jarcento. La unua oficiala ŝakmondĉampiono, Wilhelm Steinitz, ekbatalis sian titolon en la jaro 1886; lia hodiaŭa sekvanto estas la barata ŝaka grandmajstro Viswanathan Anand.

En la dua duono de la 20-a jarcento komencis esti en la ŝako uzataj komputiloj; en la komencoj de evoluo de komputila tekniko estis kreigo de ŝaka programo konsiderata kiel bona testo de kapablo de komputiloj similigi homan pensadon. Komence neperfektaj programoj iom post iom pliboniĝis kaj en la jaro 1997 gajnis speciala ŝakkomputilo de firmao IBM matĉon kontraŭ la tiama majstro de la mondo - Garry Kasparov. La komputiloj en la rolo de sekundantoj ebligis ankaŭ plibonigon de preparo de ŝakistoj kaj interreto alportis kun si ankaŭ kreskon de populareco de ŝakludo trans la reto.

Enhavo

Terminologio kaj reguloj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Bazaj reguloj de ŝako
Figuroj Nombro
en servico
Mallongigo Simbolo
reĝo 1 R
damo 1 D
turo 2 T
kuriero 2 K
ĉevalo 2 Ĉ
peono 8 p

La ŝakservico estas kreata el ŝakluda tabulo kaj du servicoj da pecoj - blankaj kaj nigraj. La ŝakluda tabulo estas kvadrata tabulo kun grandeco 8x8 ĉeloj, alterne malhelaj (markataj kiel nigraj ĉeloj) kaj helaj (blankaj ĉeloj), kiuj dum la ludo kuŝas inter la ludantoj sur tablo tiel, ke ĉiu havas en angulo ĉe sia dekstra mano la blankan ĉelon.

Antaŭ la komenco de ŝakludo oni difinos, kiu el la ludantoj ludos per blankaj pecoj. Tiu ĉi ludanto estas markata kiel blanko kaj lia rivalo kiel nigro. La pecojn ili starigos en eliran pozicion. La blanko komencos la ludon, kaj poste la ludantoj alternas en la movoj, neniu povas rezigni pri sia movo. La movo de ĉiu ludanto konsistas el transmovo de unu peco en koncepto kun la reguloj (escepto estas aroko, dum kiu estas samtempe trasmovita la reĝo kaj turo). Oni ne devas movi pecon sur ĉelon, sur kiu estas alia peco de la sama koloro. Se la movo estas farita sur ĉelon, sur kiu estas peco de la rivalo, tio nomiĝas prenado; la peco de rivalo estas per tiu movo forigita el la ŝakluda tabulo kaj ĝi jam ne plu partoprenas la reston de la ludo.

La unuopaj specoj de pecoj diferenciĝas en maniero, per kia ili moviĝas sur la ŝakluda tabulo:

De maldekstre: reĝo, damo, kuriero, turo, ĉevalo, peono
  • Reĝo moviĝas je unu ĉelo en libervola direkto, tio signifas al libervola el la najbaraj kampoj (inkluzive de la kampoj najbarantaj sur diagonalo). La alia maniero de la movo de reĝo estas la t.n. aroko: la reĝo estas transmovita el sia baza kampo je du kampoj direkte al turo kaj la turo estas poste transmovita trans la reĝo sur la ĉelon, kiun la reĝo ĝuste transiris. Nek la reĝo nek la partoprenanta turo en la ludo ankoraŭ devis ekmoviĝi, la tuta linio da ĉeloj inter la reĝo kaj la turo devas esti libera, la reĝo devas ne stari arokonte en ŝako kaj ĝi devas ne transiri la ĉelon endanĝerigita de la rivalo. Per nenia sia movo, eĉ ne per aroko, la reĝo devas veni sur endanĝerigitan ĉelon, t.e. sur la ĉelon, sur kiun en la venonta movo povus transmoviĝi peco de la rivalo kaj per tio preni la reĝon.
  • Damo moviĝas sur kolonoj, vicoj aŭ diagonaloj je libervola nombro de ĉeloj. Dum sia movo ĝi devas transsalti nenian pecon, kiu starus en ĝia vojo.
Image:chess_zhor_22.png
Image:chess_zver_22.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Image:chess_zver_22.png
Image:chess_zhor_22.png
La elira pozicio
  • Turo moviĝas sur vicoj kaj kolonoj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi al tia ĉelo, kiu estas aŭ en la sama vico aŭ en la sama kolono. Sed dum tio ĝi devas trassalti nenian pecon, kiu starus en la vojo (escepte de aroko, dum kiu ĝi transsaltos la reĝon).
  • Ĉevalo moviĝas per saltoj en la formo de la litero L (du ĉeloj rekten kaj unu flanken, respektive unu rekten kaj du flanken). Ĝi povas dum tio transsalti la siajn kaj pecojn de la rivalo. Ĉevalo dum ĉiu sia salto ŝanĝos la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. El blanka ĉelo ĝi venos dum sia movo ĉiam al nigra ĉelo kaj male.
  • Kuriero moviĝas laŭlonge de diagonaloj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi laŭlonge de unu el du diagonaloj, sur kiuj ĝi staras. La kuriero devas dum sia movo transsalti nenian pecon, kiu starus en la vojo. La kuriero dum la ludo neniam ŝanĝas la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. Tial eblas marki ĝin kiel kurieron aŭ blankaĉelannigraĉelan.
  • Peono povas transmoviĝi je unu ĉelo antaŭen, se tiu ĉi ĉelo estas vaka (se la peono estas ankoraŭ en la baza pozicio, ĝi povas transmoviĝi je du ĉeloj antaŭen, se ambaŭ ĉeloj estas vakaj). Plie ĝi povas preni pecon de la rivalo, kiu estas sur diagonale najbara ĉelo antaŭ la peono. Se la peono endanĝerigas ĉelon, kiun la peono de rivalo transsaltis per tio, ke el la baza pozicio antaŭenpaŝis je du ĉeloj, poste povas tiu ĉi peono preni ĝin, kvazaŭ la rivalo antaŭenpaŝus sole je unu ĉelo. Tiun ĉi movon, nomata preterpasa preno (aŭ en passant), eblas efektivigi sole senpere post tio, kiam la rivalo tiel ĉi movis per sia peono. La peono, kiu moviĝis al la lasta ĉelo de la ŝakluda tabulo (al la oka respektive al la unua vico), estas en la sama movo forigita el la tabulo kaj anstataŭita sur tiu ĉi kampo per damo, turo, kuriero aŭ ĉevalo laŭ momenta elekto de la ludanto. Tiu ĉi speco de movo nomiĝas ŝanĝo. La efektiveco de la ŝanĝita ŝtono estas tuja, tio signifas, ke ĝi povas ŝaki aŭ partopreni en matado.

La reĝoj, la damoj, la turoj, la kurieroj kaj la ĉevaloj estas markataj per la vorto figuroj. Per la nocio pezaj figuroj kompreniĝas la damoj kaj la turoj, dum la ĉevaloj kaj la kurieroj nomiĝas malpezaj figuroj.

Se la ludanto per iu movo atakos la reĝon de rivalo, tio signifas, ke li movas tiel, ke en la venonta movo li povus preni la reĝon, ni diras, ke ŝakigis la rivalon. Se tia situacio okazos, la rivalo devas ludi tiel, por ke li repuŝu tiun ĉi minacon. Sed se ekzistas neniu tia movo, kiu repuŝus la minacon de prenado de la reĝo, tio signifas maton, finon de la ludo, la venkon de la ludanto, kiu tiel ĉi atakis la reĝon de rivalo. La ludo finas per venko ankaŭ okaze, ke la alia ludanto rezignos. Sendecidan rezulton eblas atingi aŭ per interkonsento de la ludantoj (unu proponos la sendecidan rezulton kaj la alia akceptos ĝin), kaj plu en la situacio de pato (la ludanto ne estas en ŝako, sed li havas je dispozicio nenian permesitan movon), per tri ripetadoj de la sama pozicio, redukto de nombro de pecoj tiel, ke per la restintaj pecoj jam ne eblas atingi maton, kaj fine se ambaŭ ludantoj faris 50 sinsekvajn movojn eĉ ne preninte dum tio pecon de la rivalo aŭ movinte peonon.

En konkursa ŝako la ludo estas limigita per tempo, por kies mezurado estas uzata ŝakhorloĝo. Tiu mezuras al ĉiu el la ludantoj tempon memstare en la tempo, kiam li estas movonta kaj pripensas. La ludanto, kiu ne plenumis la difinitan tempon, malvenkas la ludon, se la rivalo tiutempe ankoraŭ ne superis la tempon kaj havas sur la ŝakluda tabulo sufiĉe da fortoj ebligantaj matigi la rivalon dum la plej malbona ebla ludo de la rivalo. La tempoj por konkursa ludo kutime estadas en vico de horoj, sed ekzistas ankaŭ la t.n. rapida ŝako (15 ĝis 60 minutoj por la ludo por ĉiu ludanto) kaj fulma ŝako (malpli ol 15 minutoj por la ludo por unu ludanto, tipe 5 minutoj).

Aparta sekcio estas koresponda ŝako, kiu estas ludata longdistance helpe de poŝto, telegraforetpoŝto. Al la ludantoj estas donita tempo en vico de tagoj, ili povas uzi literaturon, komputilon kaj konsilojn de geamikoj.

Kompozicia ŝako (ankaŭ arta ŝako, problema ŝakokonsistiga ŝako) konsistas en kreado de ŝakaj kompozicioj (ankaŭ ŝakaj problemoj aŭ kompozicioj), kio estas artefarite kreitaj pozicioj, al kiuj apartenas certa propono (ekz. "blanko movos kaj matigos post tri movoj"). La konsistado de ŝakaj problemoj estas konsiderata kiel arto, kiu direktas sin per vico de reguloj. En kelkaj taskoj aperas netipaj pecoj eventuale neordinaraj proponoj aŭ neordinaraj aldonaj reguloj ks. Tiaj ĉi taskoj estas sume markataj kiel ekzoŝako (antaŭe ankaŭ "fabela ŝako"). La kompozicia ŝako estas samtempe sporta fako, konkursi eblas kaj en konsistado de taskoj kaj ankaŭ en iliaj solvadoj.

La oficialajn regulojn aprobas kaj eldonas Internacia ŝakfederacio (FIDE). Krom tiuj ĉi kutimaj ŝakoj ekzistas ankaŭ vico al ŝako similaj ludoj kun diferencaj reguloj, la t.n. alternativaj reguloj de ŝako.

Historio

Antaŭuloj

Kiel lulilo de ŝako proklamas sin kelke da diversaj landoj. Nuntempe oni metas pradevenon de ŝaka ludo plej ofte en Baraton, ĉar araba, persa kaj turka markigo de la ŝako estas derivita el sanskrita ĉaturango, t.e. "kvar partoj de soldataro", infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj, antaŭbildoj de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.

Du reĝoj kaj du damoj el ŝakaj figuretoj de Lewis, Brita Muzeo

En Persio, kie la ludo estis modifikita kaj alinomita je ŝatranĝo, ni trovas la unuan mencion pri ĝi ĉirkaŭ la jaro 600. La plej malnovaj dokumentitaj ŝakaj figuretoj estas el la sepa jarcento post Kristo. Ĉirkaŭ la jaro 800 la ludo venis en Ĉinion kaj tie ĝi estas kun iom ŝanĝitaj reguloj ludata sub nomo siang-ĉĥi. Post tio, kiam Persio estis en duono de la sepa jarcento konkerita fare de muslimoj, la ŝatranĝo disvastiĝis en la tutan musliman mondon. Komence de la naŭa jarcento la ludo komencis aperadi en Eŭropo kiel el sudo tra la muslimaj landoj, tiel el oriento tra Rusio. Ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉi tie ĝi jam estis ĝenerale konata. La plej malnova eŭropa ŝaka teksto, latina poemo Versus de scachis, estas datita ĉirkaŭ la jaro 997 (al ŝatranĝo oni tiam diris ankaŭ ŝako - pli posta ŝanĝo de reguloj por la moderna ŝako ne signifis ŝanĝon de la nomo). Iam tiutempe ankaŭ estiĝis hodiaŭa ŝakluda tabulo, do kutimo kolorigi la kampojn de la ludtabulo alterne per malhela kaj hela koloroj. Sur Iberio, kien alportis la ludon maŭroj en la deka jarcento, estiĝis en la 13-a jarcento sub regado de Alfonso la 10-a fama manuskripto Libro de los juegos (Libro de ludoj), kiu apud triktrako kaj ĵetkuboj priskribas ankaŭ ŝatranĝon.

Alia teorio metas la estiĝon de ŝako en Ĉinion de la 2-a jarcento a.K. kaj asertas, ke la okcidenta ŝako evoluis el siang-ĉĥi aŭ el iu antaŭulo de tiu ĉi ludo.

Komencoj de moderna ludo (1450–1850)

Kelkaj pecoj en ŝatranĝo havis multe pli limigitajn eblecojn de movo ol havas iliaj modernaj sekvantoj. Alfil, la antaŭulo de kuriero, saltis sole je du kampoj tra diagonalo kaj antaŭulo de damo veziro moviĝis je unu kampo diagonale. La peonoj ne rajtis dupaŝon el la elira pozicio kaj sur la lasta vico ili rajtis ŝanĝiĝi sole en vezirojn, do en tre malfortajn figuretojn. Estis ankaŭ aliaj diferencoj, ekzemple ne ekzistis aroko.

Ĉirkaŭ la jaro 1200 tiuj ĉi reguloj en Italio komencis ŝanĝiĝi, nur ĉirkaŭ la jaro 1475 post kelke da grandaj ŝanĝoj la ludo ricevis fakte tiun ĉi aspekton, en kiu ĝi estas konata hodiaŭ. La plej okulfrapa ŝanĝo estis en principo plialtigita batalkapablo de damo, la reĝino, kaj tial oni do tiam diris al nia ŝako por diferencigi ŝatranĝon "ŝako de reĝino" aŭ "ŝako de freneza reĝino". La novaj reguloj rapide disvastiĝis tra la tuta Okcidento. En principo ili jam kongruis kun la hodiaŭaj reguloj escepte de difinoj pri la fino kaj pato, kiu diferenciĝis de loko al loko kaj ili estis fiksitaj nur komence de la 19-a jarcento.

Tiutempe ankaŭ komencis disvolviĝo de frua ŝaka teorio. La plej malnova konservita presita libro Repetición de amores y arte de ajedrez (Ripetado de amo kaj arto de ludo en ŝako) de hispana pastro Luis Ramirez de Lucena. Tiu ĉi libro estis presita en Salamanca en la jaro 1497.[1] Lucena kaj pluaj majstroj de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj kiel portugalo Pedro Damiano, italoj Giovanni Leonardo Di Bona, Giulio Cesare Polerio kaj Gioacchino Greco aŭ hispana episkopo Ruy López de Segura kreis bazojn de teorio kiel estas itala ludo, reĝa gambito kaj hispana ludo kaj komencis analizi simplajn finaĵojn.

François-André Danican Philidor, la franca ŝakmajstro de la 18-a jarcento

En la 18-a jarcento la pezcentro de la eŭropa ŝaka vivo transŝoviĝis el sudeŭropaj landoj en Francion. Du la plej gravaj francaj ŝakaj majstroj estis muzika komponisto François-André Danican Philidor, kiu malkovris la gravecon de peonoj por la ŝaka strategio, kaj pli poste Louis-Charles Mahé de La Bourdonnais, la venkinto de fama serio de luktoj kontraŭ Alexander McDonnell el Irlando, la plej forta britia majstro de tiu tempo, farita en la jaro 1834.[2] Centrejoj de la ŝaka vivo de tiu tempo estis kafejoj en grandaj eŭropaj urboj kiel Café de la Régence en Parizo kaj Simpson's Divan en Londono.[3]

Dum la 19-a jarcento rapide disvolviĝis organizaĵo de la ŝaka vivo. Estiĝis kvanto da ŝakaj kluboj, libroj kaj ĵurnaloj. Okazis korespondaj luktoj inter unuopaj kluboj, ekz. en la jaro 1824 ludis londona ŝaka klubo kontraŭ edinburga.[4] Ŝakaj problemoj fariĝis regula parto de periodikaĵoj de la 19-a jarcento; inter iliaj signifaj kreintoj tiutempe estis kalkulataj Bernhard Horwitz, Josef Kling kaj Samuel Loyd. En 1843 aperis la unua el multaj eldonoj de la plej malnova suma manlibro de ŝaka teorio, Handbuch des Schachspiels (Manlibroj de ludo ŝaka), kreitaj fare de germanaj ŝakaj majstroj Paul Rudolf von Bilguer kaj Tassilo von Heydebrand und der Lasa.

Estiĝo de sporto (1850–1945)

Senmorta ludo“, Anderssen-Kieseritzky, 1851

La unua moderna ŝaka turniro okazis en Londono en la jaro 1851 kaj surprize gajnis ĝin ĝis tiu tempo malmulte konata germano Adolf Anderssen. Anderssen estis solenigata kiel la plej bona ŝakisto de sia tempo kaj lia plaĉema, energia - sed el hodiaŭa vidpunkto strategie malprofunda - atakema stilo estis abunde similigata.[5] Sparkemaj kombinoj, kiajn enhavas Senmorta ludo de Anderssen aŭ Opera ludo de Paul Morphy - ambaŭ mallongaj amikaj ludoj kun multaj oferoj - estis konsiderataj kiel la plej alta ebla kulmino de la ŝaka arto.

Pli profunda vido en karakteron de la ŝako venis kun du pli junaj ludantoj. Usonano Paul Morphy, escepta ŝaka mirakla infano, dum sia mallonga kariero inter la jaroj 1857 kaj 1863 venkis super ĉiuj gravaj konkurenculoj inkluzive de Anderssen. La sukceso de Morphy estis fondita en kombino de brila atakema arto kaj sana strategio; li komprenis intue, kiel li ĝuste preparu atakon. Tiu ĉi metodo estis denove pli poste malkovrita kaj priskribita de alia forta majstro kaj teoriulo, fare de la praga naskiĝinto Wilhelm Steinitz.

Wilhelm Steinitz, la unua majstro de la mondo en ŝako

Apud siaj teoriaj sukcesoj Steinitz fondis ankaŭ pluan gravan tradicion: lia triumfo en matĉo kontraŭ gvidanta germana majstro Johannes Zukertort en la jaro 1886 estas konsiderata kiel la unua oficiala mondĉampioneco en ŝako kaj Steinitz kiel la unua majstro de la mondo. Steinitz perdis sian kronon en 1894 utile al multe pli juna ludanto, germana matematikisto Emanuel Lasker, kiu poste retenis la titolon 27 jarojn.

"Mirakla infano el Kubo", José Raúl Capablanca (majstro de la mondo 1921 - 1927), kiu finigis la dominadon de germane parolantaj ŝakaj majstroj, preferis simplajn poziciojn kaj finaĵojn; dum ok jaroj daŭrantaj ĝis la jaro 1924 troviĝis neniu, kiu kapablus venkigi lin en grava ludo. Lia sekvanto estis rusia-franca grandmajstro Alexandr Aljechin, la forta atakanto, kiu mortis en la jaro 1946 kiel unusola majstro de la mondo, kiu konservis la titolon ĝis sia morto. Sed li perdis ĝin por mallonga tempo de du jaroj 1935 - 1937 utile al nederlandano Max Euwe, en reluda matĉo li malvenkis Euweon kaj li akiris reen la titolon.

Inter la mondaj militoj la ŝaka teorio trairis tra revolucio de la t.n. hipermodernismo, protektata de majstroj kiel estis Aaron NimcoviĉRichard Réti. Hipermodernistoj neis simplajn principojn de la klasika pozicia lernejo de Steinitz kaj Tarrasch: anstataŭ rekta okupigado de la centro de ŝakluda tabulo per peonoj ili rekomendis batali pri la centro prefere helpe de ties atakado per figuroj de malproksime, kio ebligos pli facile ekataki kontraŭ la peonoj de la rivalo en la centro.

Ekde fino de la 19-a jarcento rapide kreskis nombro de ĉiujare okazataj majstraj turniroj kaj matĉoj. En 1914 rusia caro Nikolao la 2-a unuafoje formale donis titolon ŝaka grandmajstro, kaj nome al kvin finalistoj de turniro en Peterburgo (Lasker, Capablanca, Aljechin, Tarrasch a Marshall). Al tiu ĉi tradicio pli poste ligis Internacia ŝaka federacio (Fédération Internationale des Échecs, mallongigo FIDE), fondita en la jaro 1924 en Parizo. En la jaro 1927 estis fondita titolo majstrino de la mondo eksplicite por virinoj: ties unua tenantino fariĝis ĉeĥo-angla ŝakistino Věra Menčíková.[6]

Postmilita periodo (post la jaro 1945)

José Raúl Capablanca (maldekstre) kaj Emanuel Lasker en 1925

Post la morto de Aljechin la nova majstro estis difinita en turniro de elitaj ŝakistoj organizita fare de internacia ŝaka federacio FIDE, kiu ekde tiu tempo gvidis la luktadon je la titolo de majstro de la mondo. La venkinto de tiu ĉi turniro okazita en la jaro 1948, Miĥail Botvinnik, komencis eraon de soveta superforto en la ŝaka mondo. Ĝis la pereo de Sovetunio la majstro fariĝis sole unusola nesoveta ŝakisto, usonano Bobby Fischer (en la jaroj 1972 - 1975).

La antaŭmilita neformala sistemo de bataloj je la ŝaka trono signifis, ke la majstro de la mondo mem decidis, kontraŭ kiu li ludos kaj la vokito estis devigita certigi organizajn kostojn kaj prezan fonduson. FIDE kreis novan sistemon de kvalifikaj turniroj kaj matĉoj. La plej fortaj ŝakistoj de la mondo estis aktivigitaj en interzonajn turnirojn, kie ili renkontiĝis kun venkintoj de zonaj turniroj. Tiuj, kiuj lokiĝis en antaŭaj lokoj en la interzonaj turniroj, poste antaŭenpaŝis en turniron de kandidatoj, kio estadis unue duronda turniro ĉiu kontraŭ ĉiu, pli poste vico de matĉoj ludataj per eliminiga sistemo. La venkinto de la turniro de kandidatoj poste akiris rajton elvoki la majstron de la mondo por matĉi je la titolo. Se la majstro de la mondo estis malvenkita, li de komence havadis rajton de reludo je unu jaro pli poste. La tuta sistemo funkciis kun trijara ciklo.

Botvinnik partoprenis en matĉoj je la titolo de la majstro de la mondo 15 jarojn. Li defendis sian titolon en la jaroj 1951 kaj 1954. En 1957 li malvenkis kontraŭ Vasilij Smyslov, sed post unu jaro li reakiris reen la titolon en reludo. Denove li perdis la titolon en 1960, kiam venkis la litova genio Miĥail Tal, la fenomena taktikisto kaj atakanto. Sed Botvinnik kapablis je unu jaro pli poste malvenkigi Talon en reludo.

Poste FIDE la rajton de reludo nuligis kaj venonta majstro de la mondo, armeno Tigran Petrosjan, la genio de defendo kaj la forta pozicia ludanto, retenis ĝin dum tempo de du cikloj, en 1963 - 1969. Lia sekvanto, ruso Boris Spasskij (majstro de la mondo en 1969 - 1972) estis universala ŝakisto kapabla venkadi kiel pure pozicie tiel helpe de akra taktika stilo.

La nuntempa majstro de la mondo Vladimir Kramnik

La venonta majstreco de la mondo en la jaro 1972 estis atestinto de prezento de la unua nesoveta finalisto ekde la fino de la milito, usonano Bobby Fischer, kiu erigis siajn oponentojn en turniro de kandidatoj per neaŭdata diferenco kaj klare li gajnis eĉ la titolon de la majstro de la mondo. Sed en 1975 Fischer rifuzis defendi sian titolon kontraŭ elvokinto, la juna soveta grandmajstro Anatolij Karpov, ĉar FIDE rifuzis plenumi liajn postulojn, kaj Karpov estis proklamita kiel la majstro de la mondo senbatale. Karpov defendis sian titolon dufoje kontraŭ Viktor Korĉnoj kaj ĝis duono de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento li dominis al la ŝaka vivo per serio de brilaj turniraj venkoj.

La superregado de Karpov fine finis en la jaro 1985 utile al la alia soveta ludanto, Garry Kasparov. Karpov kaj Kasparov komune inter la jaroj 1984 kaj 1990 elbatalis sume kvin matĉojn je la titolo, dum kio Kasparov ĉiam defendis sian titolon. Kasparov estis poste la plej sukcesa monda ŝakisto ĝis la finigo de sia konkursa kariero en 2005; li estas tenanto de rekordo kiel en Elo tiel en nombro de periodo, kiam li estis unuo de la monda ŝtupetaro.[7]

En 1993 Garry Kasparov kaj Nigel Short disiris kun FIDE, ili organizis sian propran matĉon kaj fondis konkurencan Asocion de ŝakaj profesiuloj (Professional Chess Association, mallongigo PCA). Ĝis la jaro 2006 poste ekzistis paralele du majstroj de la mondo kaj du ĉampionecoj. La majstro de la mondo de PCA (aŭ "klasika" majstro de la mondo), daŭriganto de la tradicio de Steinitz, en kiu la majstro de la mondo ludas kontraŭ vokito matĉon (vicon de multaj ŝakaj ludoj), kaj majstro de la mondo de FIDE, kiu akiradis sian titolon enkadre de la nova formato de turniroj. Kasparov perdis sian klasikan titolon en la jaro 2000, kiam malvenkigis lin en matĉo ruso Vladimir Kramnik.

La unuiĝo de ambaŭ titoloj okazis en la jaro 2006, kiam Kramnik en lukto okazata sub patronado de FIDE malvenkigis tiaman majstron de la mondo de FIDE Veselin Topalov-on kaj li fariĝis unusola kaj nesendubigebla majstro de la mondo en ŝako.[8] Oni atendas, ke en septembro de 2007 ekiros la majstro de la mondo el turniro de ok ludantoj en Meksikio. [9]

La ĉeĥa kaj la ĉeĥoslovaka teritorio

La unua mencio pri la ŝako sur ĉeĥa teritorio estas en latine skribita svatovojtěšská legenda (sanktvojteĥa legendo) el duono de la 12-a jarcento, la unua ĉeĥe skribita verko pri la ŝako estas Kniežky o šašiech de Tomáš Štítný, kiu kaptas tiamajn konojn pri la historio de ŝako kaj klarigas movojn de unuopaj figuroj kaj ilian simbolecon.

Inter ĉeĥaj regantoj, kiuj ŝatis ludi ŝakon, apartenas Přemysl Otakar la 1-a, Johano de Luksemburgio, Jiří z Poděbrad kaj Vladislao la 2-a Jagello. Al admirantoj de la ŝaka ludo apartenis ankaŭ Johano Amoso Komenio, kun ŝato ludadis ĝin ankaŭ lia amiko, pentristo Rembrandt van Rijn.

La moderna ŝaka vivo sur la ĉeĥa teritorio estiĝis en duono de la 19-a jarcento, unue ŝaka komponaĵo; taskistoj ĉi tie en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kreis la t.n. ĉeĥan lernejon taskan, stile diferencan de malnovgermana lernejo. La unua ŝaka asocio estis praga Prager Schachklub (1867), la unua kunveno de ŝakistoj okazis en la jaro 1872 en Prago kaj la unua pli signifa ĉeĥa klubo, Český spolek šachovní (Ĉeĥa asocio ŝaka), estiĝis en 1884, kiam ankaŭ por mallonga tempo komencis aperi la unua ĉeĥa ŝaka ĵurnalo Šach-Mat (Ŝaĥ-Mat). La plej bona ĉeĥa ŝakisto antaŭ la unua mondmilito estis Oldřich Duras, kiu estis pli poste nomita kiel la unua ĉeĥo grandmajstro. Ústřední jednota českých šachistů (Centra unueco de ĉeĥaj ŝakistoj), unue unuiganta kvin klubojn kun 200 membroj, estiĝis en 1905. La unuaj grandaj internaciaj turniroj sur teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio komencis aranĝi en la unua dekjaro de la 20-a jarcento (Karlovy Vary - 1907 kaj 1911, Prago en 1908).

Post la unua mondmilito la ŝaka vivo plu evoluis. Estis aranĝita vico de grandaj turniroj, Ĉeĥoslovakion reprezentis ekzemple Richard RétiSalo Flohr. Ústřední jednota českých šachistů en la jaro 1924 fariĝis fondanta membro de Internacia ŝaka federacio FIDE. La ĉeĥoslovaka trupo gajnis la unuajn, ankoraŭ neoficialajn ŝakajn olimpiajn ludojn en Parizo en 1924, la duan lokon en la olimpiaj ludoj ĝi akiris en la jaroj 1933 kaj 1982, la trian ĝi estis en 1931, kiam la olimpiaj ludoj okazis en Prago. Věra Menčíková fariĝis la unua kaj la longjara virina majstrino de la mondo. Ekde la jaro 1927 aperas ĵurnalo Československý šach (Ĉeĥoslovaka ŝako) (dum la milito sub nomo Šach).

La dua mondmilito kaj la sekva transpreno de potenco fare de komunistoj ja ne signifis por ŝakistoj plenan katastrofon, eĉ plu okazis multaj interesaj turniroj kaj matĉoj kaj la ĉeĥoslovaka ŝako tenis altan nivelon. Sed malgraŭ tio multaj ĉeĥaj ŝakistoj pereis sekve de la milito (Věra Menčíková), estis murditaj fare de naziistoj (Karel Treybal) aŭ elmigris (Luděk Pachman, Vlastimil Hort). Post la milito la ĉeĥoslovaka trupo dufoje ekbatalis titolon de altlernejaj majstroj de la mondo (1954 kaj 1963) kaj la ĉeĥaj korespondaj ŝakistoj dufoje gajnis sian ŝakajn olimpiajn ludojn (1955 kaj 1968). Miroslav Filip dufoje partoprenis en turniro de kandidatoj je la titolo de la majstro de la mondo.

Nuntempe la ŝakan vivon en Ĉeĥio gvidas Ŝaka asocio de Ĉeĥio. La plej forta ĉeĥa ŝakisto estas David Navara, kiu estis printempe de 2007 dekkvara ludanto de la monda ŝtupetaro.[10]

Loko en la kulturo

Antaŭmoderna

Nobeloj ludantaj ŝakon, Germanio, proksimume 1320

Ŝako kaj ties malpli rapida antaŭulo ŝatranĝo (sed kiun oni en Eŭropo nomis ŝako) estis en mezepoko kaj renesanco parto de nobela kuturo; ĝi estis uzataj por instruado de milita strategio kaj nomata "reĝa ludo". Inter la nobelaro ĝi estis konsiderata kiel unu el sep artoj, kiun devus priregi ĉiu plenkreskanta kavaliro (apud naĝado, versado, ĉevalrajdado, pafado el balisto, skermado kaj ĉasado). Belegaj ŝakservicoj uzataj de aristokrataro de tiu tempo estas plimulte jam perditaj, sed kelkaj el la restantaj pecoj, kiel estas ŝakfiguroj de Lewis el la 12-a jarcento, montras altan artan valoron.

Samtempe la ŝako estis tiutempe ofte uzata kiel bazo de predikado pri moralo. Ekzemplo estas Liber de moribus hominum et officiis nobilium sive super ludo scacchorum (Libro de homaj moroj kaj devoj de nobelaro aŭ libro pri ŝako), verkita de itala dominikano Jacob de Cessolis ĉirkaŭ la jaro 1300. Tiu ĉi populara verko, unuafoje prese eldonita jam en la jaro 1473 en Utrecht, estis ankaŭ tradukita aŭ adaptita en multajn aliajn lingvojn. Krom alia ĝi influis Tomáš Štítný-on, kiu sur ties fundamento verkis siajn Kniežky o šašiech. Cessolis kaj liaj sekvantoj uzas ŝakajn figurojn kiel metaforon por diversaj tavoloj de la homa socio kaj derivas iliajn devojn el la reguloj de la ŝaka ludo aŭ el vidaspekto de la figuroj.

Sed en alia flanko multloke politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj malpermesis la ŝakon kiel aperon de malmoralo aŭ ludanta pasio. Ekzemple Majstro Jan Hus onidire ŝakludis en tempo de sia junaĝo, sed pli poste li fariĝis ties rifuzanto, ĉar li konjektis, ke per tio vanigos multon da tempo, kiun oni alie povus pasigi en pacienca laboro aŭ preĝado; same ĝenis lin, ke la ŝako povas kaŭzi malbonajn sentojn rilate al la kontraŭulo. La ŝakludadon, sed precipe de kartludadon kritikis ankaŭ Petr Chelčický.

En la mezepoko la ŝako estis konata ankaŭ en rondoj de klerikuloj, studentoj kaj komercistoj, kaj tiel ĝi enpaŝis en tiaman popolan literaturon. Ekzemplo estas la 209-a kanto de kolektaro en Carmina Burana el la 13-a jarcento, komencanta de la nomoj de ŝakfiguroj Roch, pedites, regina...[11]

De antaŭ longe la ŝakaj elementoj estas uzataj pro sia dekoracieco ankaŭ en belarta kaj aplikita arto. Ekzemplo povas esti ŝakumita aglino sur moravia landa blazono. Pri ĝenerala ŝatateco de la ŝako en la mezepoko atestas ankaŭ fakto, ke jam en la 15-a jarcento transiris signifo ŝakumita kiel modelo de ŝtofo en teksan terminologion.

Moderna

Al kleristoj la ŝako aperis precipe kiel maniero, kiel evoluigi sin mem. Benjamin Franklin skribis en sia artikolo The Morals of Chess (La moraloj de ŝako, 1750) la jenon:[12]

La ŝakludo ne estas sole amuzo de mallaboruloj; per ties helpo eblas akiri aŭ plifortigi kelke da valoraj kapabloj de menso, kiuj poste fariĝos kutimoj uzeblaj dum ĉiu okazo. Ja la vivo estas speco de ŝako, en kiu no ofte devas akiri poentojn, rivali kontraŭ konkurenculoj kaj kontraŭuloj kaj en kiu okazas larĝa spektro de bonaj kaj malbonaj eventoj, kiuj estas en certa mezuro sekvoj de la homa prudento aŭ ties manko. Per la ŝakludado ni povas do lerni:

Ŝakludantoj, Honoré Daumier, 1863
  1. Antaŭvidemon, kiu rigardas en la proksiman estontecon kaj prikonsideras sekvojn, kiajn povas alporti iu agado...
  2. Atentemon, kiu esploras la tutan ŝakludan tabulon aŭ la scenejon de la agado: reciprokan rilaton de kelke da figuroj kaj ilian situacion...
  3. Singardemon, ne fari la movojn haste...

Kun tiuj ĉi aŭ similaj esperoj hodiaŭ lernas al la ŝako infanoj en lernejoj de la tuta mondo kaj ili estas uzataj en armeoj kiel mentala trejnado por kadetoj kaj oficiroj.[13]

La ŝako estas plie ofte bildigata de artistoj, ekzemple kiel metaforo de batalo de du flankoj, kiel simbolo de malvarma logiko aŭ - en spirito de mezepokaj moralistoj - kiel alegorio de vivo de la socio. Signifaj verkoj, en kiu la ŝako rolas ĉefan rolon, tuŝas ekde Malantaŭ spegulo de Lewis Carroll ĝis Ŝaknovelo[14] de Stefan ZweigDefendo de Luĵin de Vladimir Nabokov.

La ŝako ofte aperas ankaŭ en nuntempa populara kulturo. Ekzemple Harry Potter de J. K. Rowling ludas sorĉistan ŝakon dume herooj de serio Star Trek preferas tridimensian ŝakon kaj ŝakon kontraŭ komputilo oni ludas ankaŭ sur ferdeko de kosmoŝipo vojaĝanta al Jupitero en filmo 2001: Kosma odiseo de Stanley Kubrick.

Ŝaknotacio

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Ŝaknotacio
Algebra ŝaknotacio: la nomo de ĉelo konsistas el la nomo de kolono kaj la nomo de vico

En la pasinteco oni uzis kelke da manieroj, kiel registri pason de la ŝaka ludo, sed hodiaŭ oni uzas preskaŭ eksplicite (mallonga) algebra ŝaknotacio, kiun en Eŭropo disvastigis la siria ŝaka teoriisto Philipp Stamma en la 18-a jarcento. La ĉelo en la ŝakluda tabulo estas indikata en ĝi helpe de sekca punkto de kolono (markata per literoj a ĝis h) kaj vico (markata per numeroj 1 ĝis 8).

Priskribo de unu movo konsistas el la laŭvica numero de la movo, markigo de la tipo de peco, kiu estis movita, kaj la ĉelo, kien la peco estis movita. La movoj estas numeritaj ekde la unua tiel, ke la sama numero markas la movon de blanko kaj la sekvanta movo de nigro. La ĉelo, el kiu la peco movis, ne estas indikata. Sole okaze, ke ne eblus unusignife difini ĝin, oni malantaŭ markigo de la speco de peco skribos markigo de elira kolono aŭ vico. La figuroj estas markataj per komenca litero: R estas reĝo, D estas damo, T estas turo, K estas kuriero kaj Ĉ estas ĉevalo. Sed ĉe la peonoj oni ne skribas la markigon, sole se, ekz. en komentario aŭ priskribo de la pozicio necesas marki peonon, estas uzata la minusklo p. Anstataŭ la komencaj literoj eblas uzi ankaŭ grafikajn simbolojn de la figuroj.

Ĉe la preno oni metas inter la markigo de figuro kaj la cela ĉelo la simbolon x; se prenas peono, anstataŭ la simbolo x oni uzos markigon de kolono, sur kiu la peono staris prenonte. Aroko estas markata per la simbolo 0-0 (la t.n. malgranda aroko, aroko per turo h1 aŭ h8) aŭ 0-0-0 (la t.n. granda aroko, aroko per turo a1 aŭ a8). Dum preterpasa preno oni uzos kiel la celan ĉelon tiun, sur kiun la peono vere transmoviĝis; kiel movo eblas alskribi e. p. (en passant). Se la movo ŝakigas la reĝon de la rivalo, oni aldonas malantaŭ ĝin la simbolon +. Se la movo estas samtempe mato, estas uzata la simbolo ++#. Propono de sendecida rezulto iam estas markata per la simbolo =. La rezulton de ludo oni enskribas kiel 1-0 (venkis la blanko), ½–½ (sendecida rezulto), 0-1 (venkis la nigro) aŭ * (nekonata aŭ nedifinita).

La tiel nomata "ŝafa mato"

La registro rajtas enhavi ankaŭ komentariojn, ofte esprimataj per enkondukitaj markoj kaj simboloj. Plej ofte estas uzataj la markoj: ! por forta movo, !! por tre forta movo, ? por malforta movo, ?? por granda eraro, ?! por dubinda aŭ !? por surpriziga, sed riska movo ks. Sed la ludanto registranta sian turniran ludon ne rajtas alskribi la komentariojn al la movoj dum la ludo.

Ekzemplo de registro de simpla kaptomaŝo nomata "ŝafa mato", kiu estas montrita en la animeo dekstre.

  1. e4 e5
  2. Dh5? Ĉc6
  3. Kc4 Ĉf6??
  4. Dxf7# 1-0

Strategio kaj taktiko

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Strategio kaj taktikoj en ŝako

La ŝaka strategio signifas difinadon kaj atingadon de longtempaj celoj dum la ludo - ekzemple kiel lokigi la unuopajn pecojn - dume taktiko koncentriĝas al senperaj manovroj. Sed ambaŭ flankojn de la ŝaka pensado ne eblas tute apartigi unu de la alia, ĉar oni atingas la strategiajn celojn plimulte helpe de taktikaj manovroj kaj male taktikaj okazoj estas preparataj per la antaŭa ĝusta strategio de la ludo.

Surbaze de la diferencaj strategiaj kaj taktikaj karakteristikoj ni dividas la ŝakan ludo en tri fazojn: Komenco, kutime la unuaj 10 ĝis 25 movoj, dum kiu la ludantoj disstarigas siajn armeojn preparigante scenon de la sekvanta batalo; meza ludo, la disvolvigita fazo de la ludo; kaj finaĵo, kiam jam malaperis plimulto de pecoj el la ŝakluda tabulo kaj la reĝoj aktive komencas batali.

Principoj de strategio

La ŝaka strategio okupiĝas per taksado de ŝakaj pozicioj kaj difinado de celoj kaj longtempaj planoj de la estonta ludo. Kiam la ludanto taksas la pozicion, li devas konsideri la valoron de figuroj sur la ŝakluda tabulo, la peonaj strukturon de la pozicio, la sekurecon de reĝoj, la priregadon de spaco de la ŝakluda tabulo kaj precipe priregadon de ĉefaj kampoj kaj grupoj de kampoj (ekz. diagonaloj, malfermitaj kolonoj, la nigraj aŭ la blankaj kampoj).

Image:chess_zhor_22.png
Image:chess_zver_22.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1