|
Article on other languages:
|
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1950 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Esperantujo
Mondo
Naskiĝoj
- Liven Dek, hispana esperanto-verkisto
- 26-a de januaro: Jiří Lábus, ĉeĥa aktoro
- 5-a de aprilo: Agnetha Fältskog, sveda kantistino de ABBA
- 14-a de aprilo: Péter Esterházy, hungara verkisto
- 26-a de aprilo: Susana Higuchi, perua politikistino
- 28-a de aprilo: Jay Leno, usona ŝercisto kaj televida moderatoro
- 20-a de majo: Wei Jingsheng, ĉina politika aktivulo
- 3-a de aŭgusto: Waldemar Cierpinski, germana maratonisto
- 26-a de oktobro: Pavel Trávníček, ĉeĥa aktoro
- 25-a de decembro: Karl Rove, usona politika strategisto
- 6-a de decembro: Hisaishi Jō, japana komponisto
Mortoj
- 3-a de januaro: Emil Jannings, germana aktoro (n. 1884)
- 5-a de januaro: John Rabe, germana humanitara komercisto (n. 1882)
- 21-a de januaro: George Orwell, brita verkisto (n. 1903)
- 3-a de marto: Josef Krumpholc, ĉeĥa esperantisto (n. 1870)
- 12-a de marto: Heinrich Mann, germana verkisto (n. 1874)
- 19-a de marto: Alexandru Vaida-Voevod, rumana politikisto (n. 1872)
- 27-a de aŭgusto: Cesare Pavese, itala verkisto (n. 1908)
- 9-a de oktobro: Edna St. Vincent Millay, usona poetino (n. 1892)
- 2-a de novembro: George Bernard Shaw, irlanda verkisto, nobelpremiita pro literaturo en 1925 (n. 1856)
- 26-a de novembro: Hedwig Courths-Mahler, germana verkistino (n. 1867)
- John Birmelin, usona pensilvanigermana verkisto (n. 1873)
|