Abbeville

Article on other languages:

Urbo de Francio

Blazono
Situo de Abbeville
Image:Transparent3x3.gif
Koordinatoj 50°06′20″N 1°50′08″O / 50.10556, 1.83556Koordinatoj: 50°06′20″N 1°50′08″O / 50.10556, 1.83556
Regiono Pikardio
Departemento Somme
(subprefektejo)
Arondismento Abbeville
(ĉefurbo)
Kantono Abbeville-Nord
Urbestro S-ro Joël Hart
2001-2008
Areo 26,42 km²
Alto super la marnivelo 8 m
Loĝantoj 24.567
1999
Loĝdenso 930 loĝ./km2
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Poŝtkodo 80100
Kodo laŭ INSEE 80001

Abbeville (prononcu [abvil]) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Somme kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj estis malnovtempe la centro de la provinco Ponthieu.

Enhavo

Geografio

Abbeville troviĝas ĉe la rivero Somme, proksimume 20 kilometrojn oriente de la enfluejo de tiu ĉi en la Manika Markolo. Mezepoke, Abbeville estis la plej malalta loko, kie oni povis trapasi la riveron : proksimume pasis la armeo de la angla reĝo Eduardo la 3-a antaŭ la batalo de Crécy en 1346.

Historio

Parko Bouvaque

Abbeville aperis je la 9-a jarcento. Ĝi tiam apartenis al la abatejo Sankta Riquier, sed estis pliposte regita de la grafoj de Ponthieu. La urbo fariĝis definitive franca en 1477, per kapto fare de la franca reĝo Ludoviko la 11-a.

En 1514 okazis en Abbeville la edziĝo de Ludoviko la 12-a kun Mary Tudor, la filino de Henriko la 8-a.

Abbeville estis relative grava urbo je la 18-a jarcento, ĉar la reĝa manufakturo Van Robais (unu el la unuaj atentindaj manufakturoj de Francio) alportis vastan riĉecon al la urbo. Voltaire, inter alie, skribis pri tio, sed ankaŭ pri la misaventuro de la kavaliro de la Barre, juna kaj malriĉa landsinjoro kiu estis ekzekutita pro laŭdira malpieco.


Vidindaĵoj

Abbeville estis vere pentrinda urbo ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kiam ĝi estis bombardita kaj preskaŭ tute detruita de la Germanoj dum unu sola nokto. La urbo estas hodiaŭ plejparte modernaspekta, sed kelkaj vidindaĵoj restas, interalie :

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Preĝejo Sankta Vulfran

Eksteraj ligoj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.