|
Article on other languages: |
La ablativo (el la latina ablativus, t. e. "forportanto") estas unu el la ok kazoj de la hindeŭropa pralingvo. Origine per ĉi tiu kazo estis indikata la loko de kie oni iras aŭ la persono kiu okazigas ion. Atentu, ke ĉi tiu estas malsama ol la akuzativo (por la direkto) kaj la lokativo (por la loko). La ablativo en diversaj lingvoj povas esprimi ankaŭ instrumenton, tempon, manieron de ago. Tiuj ĉi funkcioj verŝajne estas transprenitaj el la instrumentalo. La uzo de e-vortoj en Esperanto ofte similas ablativon: "mi kuiras forne" = "mi kuiras per forno, en forno". Nuntempe en multaj hindeŭropaj lingvoj la ablativo ne plu ekzistas: la genitivo ofte ĝian funkcion havas nun.
En la jenaj lingvojHindeŭropajLa ablativo estis unu el la kazoj de la hindeŭropa pralingvo. Ĝi konserviĝis (krom postsigne) en neniu el la ĝermanaj, slavaj, baltaj kaj latinidaj lingvoj, sed tamen ĝin konas la Latina, la Armena, la Albana kaj la Sanskrito. LatinaLatina: La esprimo ablativo estiĝis el la latina (casus) ablativus. Responde al ĉi tiu esprimo, la ablativo do estas kazo esprimanta disigon resp. formoviĝon aŭ "malrekta" kazo. Ekz. Roma venire "veni el Romo", oculis videmus "per okuloj ni vidas" En Latino oni konas ankaŭ la absolutan ablativon, kiu estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: Iove veniento, ... "Dum Jupitro venas, ..." SanskritoEn la Sanskrito la ablativo estas, kiel en la latina, malrekta kazo. AlbanaEn la Albana lingvo ĝia finaĵo parte identas kun la finaĵo de la genitivo kaj dativo. Ĝi nur havas apartan finaĵon en plurala, nedifina formo, nome -sh. FinnougrajFinnaEn la Finna ĝi finiĝas je -ltä aŭ -lta depende de la vokalharmonio. La ablativo esprimas en la finna moviĝon de la koncerna loko (talolta - "de (ĉe) domo"). Por esprimi horloĝan tempon, ĝi modifas numeralojn (viideltä - "je la kvina (horo)"). EstonaEn la Estona ĝi finiĝas je -lt resp. plurale je -telt aŭ -delt. Ekz.: kellelt "de kiu?", minult "de mi", turult "de merkato" HungaraEn la Hungara ĝi finiĝas je -tól aŭ -től depende de la vokalharmonio. Ekz. ágytól "for de la lito" MongolaEn la Mongola lingvo la ablativo respondas je la demandoj "de kie?", "de kiu?", "ekde kiam?" kaj "de kio?" La finaĵo dependas de la vokalharmonio kaj de la speco de vorta radiko: -аас, -ээс, -оос, өөс; -гаас, -гээс, -гоос, -гөөс; -иас, -иос. Ekz.: улсаас (de улс "ŝtato"), модноос (de мод "arbo, ligno, paliso"), ангиас (de анги "Klaso, studijaro") TjurkajTurkaEn la Turka la ablativo respondas je la demando "de kie?". Ĝi estas formata per aldono de la finaĵo den resp. dan (depende de la malgranda vokalharmonio). Ekz.: Nereden geliyorsun? (De kie vi venas?) Sinemadan geliyorum. (Mi venas el la kinejo.) FontojEn la germana
Eksteraj ligoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.