|
Abraham LINCOLN [ejbraham linken] (naskiĝis la 12-an de februaro, 1809, mortis la 14-an de aprilo, 1865) estis la dek-sesa Prezidento de Usono.
Lincoln naskiĝis en kabaneto de trunkoj apud Hodgenville, Kentukio. Li laboris dum multaj jaroj kiel advokato en Ilinojso.
Pro lia estreco dum la Enlanda Milito, multaj kredas, ke Linkoln estas konsiderata, kun Washington, unu el la du plej gravaj usonaj prezidentoj. Li havis reputacion kiel honestulo, kaj ofte uzata kromnomo por Lincoln inter apogantoj estis "Honest Abe," tio estas, "Honesta Abĉjo." Li estis tre alta, 193 cm, kaj pezis 82 kg. Mary Todd estis lia edzino, kaj ili havis kvar filojn. Lincoln estis baptisto.
Lincoln estis murdita en ofico, 56-jaraĝa, en 1865, en la Ford-Teatrejo, Vaŝingtono. La murdisto estis John Wilkes Booth.
Dum lia administrado (1861-1865) okazis:
Figuro de Lincoln estis skulptita apud figuroj de Washington, Jefferson kaj Roosevelt sur la monto Rushmore. Granda monumento al Lincoln staras ĉe okcidenta flanko de la centra kampo de Vaŝingtono, kaj orienta bordo de la rivero Potomac. Lia tombo estas en Springfield, ĉefurbo de Ilinojso.
|