|
Article on other languages:
|
EmiratoAbu-Dabio (Abu-Dabi aŭ Abu-Zabi; ابو ظبى) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abu-Dabio okupas 67.350 km², kio estas ĉ. 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa. Abu-Dabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De la 1966 ĝin regas ŝejĥo Sultan Zajed ben al-Nahajan, kiu samtempe estas prezidento de UAE ekde 1971. Ĉefurbo
La ĉefurbo situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abu-Dabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj. La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abu-Dabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon. Aliaj projektojEksteraj ligoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.