Afroamerikanoj

Article on other languages:

Afroamerikanoj (angle: african americans) estas nomo, kiun uzas mem ĉefe afrikdevenaj civitanoj de Usono. Ofte tiu nomo rilatas kritike al la historio de la sklaveco de afrikanoj kaj disigas de etnigaj vortoj kiel negro, nigrulokolorhaŭtulo.

Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808. Alia mem-nomo estas BLACK (nigra), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.[1]

Kvankam la vorto estas ĉefe uzata por la socia situacio de Usono, estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komencis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afroamerika loĝantaro, krom Usono, estas en Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo, francaj eskskolonioj, kiel Haitio, kie okazis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.

En Usono, la afroamerika loĝantaro ege gravis en precizaj momentoj de la Historio de Usono, kiel dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la sociaj movadoj de la 1960-aj jaroj, el Martin Luther King al la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamo ktp. Nuntempe jam estas la hispandevena la unua etna minoritato kaj la afroamerika la dua.

Referencoj

  1. Vgl. Arndt, Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. (Afriko kaj la germana lingvo) Unrat, Münster 2003. ISBN 3897714248

Bibliografio

  • Susan Arndt, Antje Hornscheidt: Afrika und die deutsche Sprache. Ein kritisches Nachschlagewerkt. Münster 2004. ISBN 3-89771-424-8
  • William Edward Burghardt Du Bois: The Souls of Black Folk. (deutsch: „Die Seelen der Schwarzen“). Aufsatzsammlung 1903. Orange Press, Freiburg 2003. ISBN 3-936086-07-9
  • John Hope Franklin, Alfred A. Moss Jr.: Von der Sklaverei zur Freiheit. Die Geschichte der Schwarzen in den USA. Propyläen Taschenbuch. Propyläenverlag, Berlin 1999. ISBN 3-548-26550-2
  • Karl Heinz Schönfelder: Schwarzer Bruder - Lyrik amerikanischer Neger. Reclam, Leipzig 1966.

Eksteraj ligiloj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.