Agatha Christie verkis entute pli ol 70 krimromanojn, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo “The mousetrap”, estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.
Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.
Verkoj
The Mysterious Affair at Styles ("La mistera Afero ĉe Styles", 1920)
The Murder of Roger Ackroyd ("La Murdo de Roger Ackroyd", 1926)
The Murder at the Vicarage ("La Murdo ĉe la vikarejo", 1930)
Murder on the Orient-Express ("Lurdo en la Orienta Ekspreso", 1934)