|
Article on other languages:
|
La Akademia Premio (angle: Academy Award), populare konata kiel la Premio Oscar, estas la aro da premioj kiuj la Usona Film-akademio atribuas al la plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni atribuas Oskaron al la plej bonaj aktoroj, reĝisoroj, kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en 1929. La premioj estas donataj ĉiujare al la filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto. La plej granda nombro da premioj ricevitaj de unu sola filmo estas 11. Tiun ĉi rekordon havas 3 filmoj:
Ekzistas ankaŭ honora premio, kiu estas ĝenerale atribuita ĉiujare al unu homo disvolvinta longan karieron en la kinarto. En 2005, gajnis la plej multajn Oskar-premiojn la filmo Miliondolara bebo (Million Dollar Baby), filmo de Clint Eastwood
AljuĝadoKategorioj
KandidatoPro la alta reputacio de la premio estas jam granda honoro, kiam la ĵurio nomumas filmon aŭ personon kiel kandidaton en la koncerna kategorio. Do, en listoj de premioj por filmo aŭ reĝisoro ofte troviĝas "nomumita" aŭ "kandidato" kiel eksterordinara distingo. Vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.