|
Article on other languages:
|
Akordiono (france Accordéon) aŭ tirharmoniko estas muzika instrumento kun balgo kiun oni kunprimas kaj ekspansiigas por sonorigi, per la fluo de aero vibriganta metalajn lamenetojn. Muzikisto kutime regas la aerfluon per pianstila klavaro (sur unu ekstremo) kaj butonoj (sur la alia), per kiuj oni ludas tonojn. Modernaj akordionoj kutime ankaŭ havas butonojn por ludi akordojn. Ekzistas diversaj aranĝoj de klavaroj kaj butonoj. HistorioAkordionoj (kaj aliaj balgaj instrumentoj) aperis en Eŭropo en la frua 19-a jarcento. Ekzemple, Cyrill Demian akiris patenton por akordiono en Vieno en 1829. Tio nur havis maldekstran klavaron; la dekstra mano nur regis la balgon. Ekde tiam aperis multaj variaĵoj kaj plibonigitaj versioj de tiaj instrumentoj. La evoluo daŭras nuntempe. Disvastiĝo, genrojAkordiono iĝas forte disvatigita, ĉefe en popolaj muzikoj, kaj uzatas en multaj tre malsamaj genroj kaj landoj. Taksu! : Ŝipanaj kanzonoj, Slavaj popolaj muzikoj, franca Musette muziko, Ĵazo, Azerbajĝana muziko, irlanda, ktp. La instrumento estas uzata en iu Esperanta muziko, ekz de la bando Esperanto Desperado. Estas variaĵoj, al kiuj mankas pianstila klavaro: bandoneono kaj koncertino. Krome la butonoj de tiuj moviĝas laŭ la direkto de la balga movado, malkiel la butonoj de akordiono. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.