|
Article on other languages:
|
La akuzativo aŭ objektkazo estas gramatika kazo, kies baza rolo estas montri la gramatikan objektecon en transitivaj frazoj. Ne konfuzu kun absolutivo de ergativaj lingvoj. La vorto akuzativo venas de la latina adjektivo accusativus, kiu estis misa traduko de la helena termino por "objekta".
Akuzativo en transitivaj frazojKun transitivaj verboj oni uzas objekton markitan per la finaĵo -n. ekzemploj: Kiel videbla en la supraj ekzemploj, la pozicio de la objekto ne gravas. En vortaroj, ekz. en NPIV, la transitivaj verboj estas indikitaj. N-finaĵo en aliaj lokojEn Esperanto, la N-finaĵo povas ne nur montri la rektan objekton de frazo, sed estas ankaŭ aliaj uzoj. DirektoUzo kiel direktindikanta kazo: Ekzemploj: Kun substantivo: Kun adverbo: Akuzativo precizigas la signifon de la prepozicioj »en«, »sur« ktp kiam temas pri direkto: MezuroAldonado de la n-finaĵo al tempaj esprimoj eblas por montri longecon, oftecon aŭ daŭron de tempo.[1]
La n-finaĵo povas esti uzata ĉe aliaj mezuraj esprimoj.
Anstataŭ prepozicioSe la senco de la frazo estas sufiĉe klara, oni povas anstataŭigi prepozicion per la n-finaĵo. Duobla akuzativoEkzistas lingvoj, kiuj permesas duoblan akuzativon kun unu verbo. Ekzemple latine eblas diri docere discipulum linguam (instrui lernanton* lingvon*). En Esperanto tio ne eblas; la ekzemplon necesas traduki per "instrui al lernanto lingvon", "instrui lernanton pri lingvo" aŭ simile. Neologismo, kiu en Esperanto kapablas solvi tiun ĉi (krom aliajn) problemon ŝajnas esti la eksperimenta prepozicio na (instrui na lernanto lingvon), kiu estas aldona maniero per kiu oni povas esprimi akuzativon en situacioj, kie la finaĵo -n ne taŭgas. Akuzativo kun infinitivo"Akuzativo kun infinitivo" estas fenomeno, kiu uzas infinitivon anstataŭ akuzativa participo. Ekzemplo
Tiu fenomeno, gramatika malfacilaĵo por lernantoj, kies lingvo ne konas ĝin, ekzistas ankaŭ en Esperanto kaj estas sufiĉe kutima. Ne-uzo de la akuzativoEn multaj aliaj lingvoj oni uzas la akuzativon, dativon, genitivon aŭ lokativon post prepozicioj. En Esperanto oni uzas post prepozicioj la nominativon, ne la akuzativon, krom por indiki direkton post »en«, »sur« ktp. Do oni nepre devas simple diri: per tio, por tio, pri tio, al tio, kun tio, sen tio, post tio, ... Piednotoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.