Al-Kaida

Article on other languages:

Flago de Al-Kaida

Al-Kaida (arabe القاعدة, Al-Qāʿida La Bazo) estas islamisma terorisma grupo, kiuj verŝajne respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2003.

La fondinto kaj estro de Al-Kaida estas Osama Bin-Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub Kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.

La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj ; laŭ iuj la nomon "Al-Kaida" kreis Richard A. Clarke ; laŭ brita eksministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datenbanko", nome la datenbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo" [[1]].

Eksteraj ligiloj

  http://www.guardian.co.uk/terrorism/story/0,12780,1327904,00.html
  http://cfrterrorism.org/groups/alqaeda.html
  http://memritv.org/Search.asp?ACT=S5&P1=139
  http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/south_asia/1551100.stm

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.