|
Article on other languages:
|
Alagoas estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento. En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Alagoas. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [AlaGOas], en Esperanto. Tiu nomo signifas Lagetoj, en la portugala lingvo. GeografioAlagoaso estas la dua plejmalgranda ŝtato de Brazilo. En ĝi estas 100 municipoj. HistorioAntaŭ portugalanoj, la marbordo de Alagoaso estis konata de francoj. Tie loĝis indiĝenoj Kaeté. En 1535, portugalanoj konkeris Alagoason. En 1556, en suda marbordo de Alagoaso, pereis la ŝipon Nossa Senhora da Ajuda. En ĝi, vojaĝis al Lisbono la unua episkopo de Brazilo: Pero Fernandes Sardinha. Pli ol cent homoj estis bakitaj kaj manĝitaj de Kaeté. Inter 1630 kaj 1654, kiam nederlandanoj restis en Brazilo, tiam Alagoaso estis atakata multfoje. En la 17-an jarcento, ribelaj sklavoj fondis la Quilombo dos Palmares, afrikan regnon kiu daŭris ĝis 1695. En 1817, Alagoaso prenis aŭtonomion rilate al Pernambuko. En la fino de 19-a jarcento, Alagoaso prenis politikan gravan rolon kiun perdis tuj. En 20-a jarcento, dum mallonga periodo, 1990-1992, ĝi reprenis tiun gravan rolon kaj eĉ oni nomis tion periodo "Respubliko de Alagoaso". Eksteraj ligoj
|
||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.