|
Article on other languages:
|
Alaho Iuj[1] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh, "dio"), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba). UzoLa vorto Alaho estas uzata de islamanoj en la tuta mondo, kaj ankaŭ de arabparolantaj kristanoj, judoj aŭ aliaj. Kvankam arabparolantoj de diversaj kredoj uzas tiun saman vorton, nur en islamo ĝi estas kutime uzata eĉ de alilingvanoj. Eble tial estiĝis la ofta miskompreno ekster arabaj nacioj ke ĝi estas aparte islama vorto; okcidentanoj kutimas uzi la vorton "Allah" por specifi la islaman koncepton de Dio, kvankam ĝi uziĝis de judoj kaj kristanoj jam dum pluraj jarcentoj antaŭ Mahometo. De islama vidpunkto Alaho estas la plej valora nomo de Dio, ĉar ne temas pri priskriba nomo, kiel la 99 aliaj nomoj de Alaho, sed pri la nomo de la ĉeesto mem de Dio unueca. Ĉiufoje kiam islamano diras "Alaho", krom citante la koranon, li devas aldoni la frazon « Soubhanahou wa ta'ala », kiu signifas « Gloro al Ĝi, Ĝi estas levita (super ĉio) », montrante sian respekton. Eblas ankaŭ diri « 'Azza wa jalla » aŭ « Jalla jalalouh » (ﷻ). Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.