Alasko (angle, Alaska) fariĝis la 49-a ŝtato de Usono je la 3-a de januaro1959.
Alasko estas vasta, geografie diversa senloĝantejo. Ĝia grandeco estas kvinono de la areo de ĉiuj aliaj ŝtatoj kune. Originale loĝis tie indiĝenaj popoloj. Rusiaj peltkomercistoj en la 1740-aj jaroj trovis komercan valoron tie. Rusio vendis Alaskon al Usono en 1867 kontraŭ 7.2 miliono da usonaj dolaroj. Petrolo malkovriĝis en 1968 kaj, post konstruo de petroldukto en la sekva jardeko, petrolo fariĝis centraĵo de la ekonomio de la ŝtato.