|
Article on other languages:
|
Alfo (majuskle Α, minuskle α) estas la unua litero de la greka alfabeto kaj la pralitero de la latina litero A kaj de la cirila litero А. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron de 1. Ĝi estis derivita de la fenica litero alef En ambaŭ antikva greka lingvo kaj novgreka lingvo, alfo prezentas la malfermitan antaŭan nerondan vokalon, /a/. Alfo, ambaŭ kiel simbolo kaj termino, estas uzata por signifi aŭ priskribi diversajn de aĵojn, inkluzivante la unuajn aŭ plej gravajn aperaĵojn de io. En la Nova testamento dio deklaras sin al esti la "Alfo kaj Omego, la komenco kaj la fino, la unua kaj la lasta." (Revelacio 22:13, kaj vidu ankaŭ en 1:8). La majuskla litero alfo estas ne ofte uzata kiel simbolo ĉar ĝi kutime aspektas idente al la majuskla latina A. Alfo estas uzita kiel simbolo por:
Laŭ plutarka natura ordo de atribuo de la vokaloj al la planedoj, alfo estas koneksa kun la Luno. Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.