|
Article on other languages:
|
Amatora radio estas hobio per kiu homoj el la tuta mondo povas interkomuniki per radiaj elsendoj. Radioamatoroj komunikas sur diversaj frekvencoj, por longaj distancoj speciale je mallongaj ondoj (1 MHz ĝis 30 MHz).
Radioamatora licencoAntaŭ ol oni rajtas uzi amatoran radion, oni devas montri bazan scion pri radio - la leĝojn pri uzado, la teorion, kaj eble ankaŭ la morskodon (depende de sia lando kaj la nivelo de la permesilo). Kun la permesilo, ofte ankaŭ nomita licenco, la radioamatoro ricevas voksignon eldonitan de ŝtata oficejo. La unuaj aŭ duaj literoj de la voksigno indikas la landon. Ekzemploj: PY2CA: PY apartenas al Brazilio. F9ED: F apartenas al Francio. VU2 apartenas al Barato. AA-AL, K, N, kaj W apartenas al Usono, ekzemploj: AA7J, K1ATV, N7AOU, kaj W7WKM. Akirinte la permesilon, la hobiisto havas multajn eblecojn komuniki kun siaj samhobianoj. Eble oni aĉetos radian ekipaĵon de vendejo, aŭ eble oni konstruos ĝin per si mem. Eĉ se oni aĉetas la sendilon kaj ricevilon, multaj hobiistoj interesiĝas pri konstruado de antenoj. En la pasinteco ekzistis forta kulturo de memkonstruado. Nuntempe, pro la granda progreso de radia teknologio kaj malaltiĝo de la prezoj de industrie fabrikitaj varoj, tiu kulturo malkreskas, sed memkonstruado restas tre interesa ero de la hobio. Diversaj fakojLa fakoj de amatora radio estas multaj:
Konfirmkartoj (QSL-kartoj)Estas multaj kialoj por lerni kiel uzi la amatoran radion. Iuj ŝatas lerni pri homoj en aliaj lokoj. Ofte ili interŝanĝas konfirmkartojn, mallonge QSL-kartojn, (iom kiel poŝtkartoj), por konfirmi la kontakton. Se oni havas unu karton el ĉiuj de 100 landoj, oni gajnas la bazan "DXCC" (longa distanca centa klubo) premio. Iuj el la pli-ol-350 landoj estas tre maloftaj, kaj multaj radiistoj ĝuas la defion ricevi konfirmkartojn de ili. KonkursojRadiistoj ankaŭ interesiĝas pri konkursoj, en kiuj oni celas kontakti plej multajn homojn kiel eble dum limigita tempo. Sed iuj simple ŝatas babili kun iu ajn, kiu hazarde respondas al la alvoko. Amatoraj radiistoj ankaŭ faras gravan rolon dum krizoj, ekz. dum uraganoj, tertremoj, ktp., provizante gravan komunikadon kiam elektro kaj normalaj metodoj de komunikado ne funkcias. OrganizojĈiu lando kiu permesas amatoran radion havas ankaŭ landan asocion por amatora radio. Ekzemple, en Usono ekzistas la Amatora-Radia Relajsa Ligo (ARRL, angle Amateur Radio Relay League). La mondskala organizo estas la IARU (angle International amateur radio union). La Esperantista organizo estas la ILERA, Internacia Ligo de Esperanto-Radio-Amatoroj. Amatora-Radio kaj EsperantoĈiam esperantistoj amatoraj-radiistoj uzis siajn radiojn por paroli Esperanton. La unua Kongreso de la Internacia Amatora Radio Asocio IARU en (Parizo, 1925) samtempa kun la Tutmonda kongreso de Radio-kluboj rekomendis Esperanton por la etero kaj adoptis ĝin apud la uzataj naciaj lingvoj.
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.