|
Article on other languages:
|
Andoro estas unu el la plej etaj eŭropaj ŝtatoj, situanta en Pireneoj, inter Okcitanio (Franca ŝtato) kaj Katalunio (Hispana ŝtato).
GeografioTri valoj konsistigas la landon Y-forme: Norde, de la pirenea akso, riveroj la Valira del Nord (okcidente) kaj la Valira d'Orient (oriente) fluas suden ĝis Andoro Malnova kaj Escaldes, kie la du riveroj kunfluiĝas. Pli sude, la nova rivero la Valira fluas ĉe Sant Julià de Lòria kaj lasas Andoron apud la ŝtatlimo. Nordoriente, naskiĝas la atlantika rivero Arieja, kies maldekstra flanko estas andora. Tie staras la vintro-stacia kaj komerca urbo el Pas de la Casa ĉe la rivero. Inter tiu valo kaj la suda valo de la rivero la Valira d'Orient estas grava intermonto (2.408 m) kaj tunelo, kiuj komunikigas Andoron al Francio. La plej alta monto en Andoro estas Comapedrosa (2.942 m). En la supra parto de ĉiuj tiuj valoj estas lagetoj, foje profititaj de la hidroelektra industrio. Politika sistemoAndoro estas parlamenta kunprinclando. La du princoj (kunprincoj) estas la ŝtatestroj de Andoro kaj nepre tiuj postenoj apartenas al la episkopo de Urgell -elektita de la Papo-, kaj la Prezidanto de Francio -elektita de la francianoj. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa. Post la sankcio de la konstitucio (en 1993) Andoro estas tute demokratia ŝtato. Do malkiel antaŭe, la potencoj nun estas dividitaj:
Andoro ne havas armeon. Administracia dividoLa andoraj provincoj estas nomitaj Paroĥejoj (Parròquies) ĉar la administracia kaj eklezia divido samas. Ĉiu paroĥejo havas sian lokan magistraton (Comú). Deveno de la loĝantaro:
Paroĥejoj
HistorioVidu ankaŭ artikolon Historio de Andoro
La andora parlamento la Casa de la Vall (la Domo de la Valo) en Andoro Malnova.
La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj devis foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20a jc. Tio ŝanĝiĝis post la dua mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, ĉefe vintra, bezonis multajn eksterlandajn laboristojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulado. En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio. (Eltirita ero de Gerard Escuer el la gazeto Monato) Parolataj lingvojLa oficiala lingvo de Andoro estas Kataluna (44%). Hispana (32%), Franca (7%) kaj Portugala (7%) ankaŭ estas parolata.
Vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.