André Marie Ampère

Article on other languages:

André Marie 


Naskiĝloko Poleymieŭ-au-Mont-d'Or
Naskiĝdato

22-a de januaro 1775

Mortloko Marsejlo
Mortdato

10-a de junio 1836

Okupo
Ŝtato Francio

André Marie  [andre mari amper] (naskiĝinta en Poleymieŭ-au-Mont-d'Or la 22-an de januaro 1775 – mortinta en Marsejlo la 10-an de junio 1836) estis franca matematikisto kaj fizikisto.

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Pariza École Polytechnique kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France.

Ampère estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagneteco. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li : ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ krei projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

Eksteraj ligiloj

  http://musee-ampere.univ-lyon1.fr
  http://www.ampere.cnrs.fr
  http://www-history.mcs.st-andrews.ac.uk/history/Mathematicians/Ampere.html
  http://old.ec-lyon.fr/tourisme/Lyon/Musees/1300.html.fr

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.