|
Article on other languages:
|
Animaloj (aŭ bestoj) estas organismoj kiuj kutime konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kiuj malkiel plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn), ktp. Laŭ Lamarko, animaloj "estas vivantaj organizitaj korpoj, dotitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita iriteblo." Tiele ili diferenciĝas el la vegetaloj. Zoologio estas la scienco pri animaloj. Oni povas dividi la animalojn je la sekvantaj grupoj (notu ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la animala regno):
KlasigojLaŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:
Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:
Tiu ĉi lasta klasigo oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:
Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome: 1.- La moluskoj, 2.- la insektoj, 3.- la vermoj, 4.- la ekinodermoj kaj 5.- la polipoj. Poste aldonis li aliajn kvin grupojn dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" animaloj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene: 1.- La moluskoj, 2.- la ciripedoj, 3.- la anelidoj, 4.- la krustacoj, 5.- la araknoidoj, 6.- la insektoj, 7.- la vermoj, 8.- la radiuloj, 9.- la polipoj kaj 10.- la infuzorioj. Vidu ankaŭAliaj projektojReferencojLamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.