|
Article on other languages:
|
Anna Sergejevna Kurnikova (ruse Анна Сергеевна Курникова; naskiĝis je la 7-a de junio 1981 en Moskvo, Rusio) estas iama rusa profesia tenis-ludistino. Ŝi nuntempe estas plej konata pro sia kunvivo kun Enrique Iglesias. Nuntempe (2006) vivas ŝi en Bradenton, Florido. Ŝi estas solinfano de profesora patro kaj ekonomi-sciencistino. Anna komencis tenisludi en aĝo de 5. Ŝi vojaĝis en 1992 al tenisakademio de Nick Bollettieri en Bradenton, Florido. Ŝin tenis ankaŭ Pavel Složil kaj Eric van Harpen, fine sia patrino ekde 2000. Ŝi - kvankam plurfoje aperis en finalo, duonfinalo - neniam venkis sola en iu konkuro. Ŝia profesia debuto okazis en septembro de 1995 en Moskvo (6:4, 3:6, 6:3 kontraŭ Marketa Kochta/GER). Ŝi venkis en duopo kun Monica Seles (1998, Tokio), kun Martina Hingis (plurfoje), kun Barbara Schett kaj aliaj. Duopa titolo 16 Premio: 3 584 662 US-$ Plej bona monda ranglista pozicio en solo: 8 (20-a de novembro 2000) Plej bona monda ranglista pozicio en duopo: 1 (22-a de novembro 1999) Pro ŝia apero (belaspekto), ŝi konatiĝis ankaŭ inter tiuj homoj, kiuj tute neglektas la tenisludon. Ŝi ofte aperas en reklamoj. Rete
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.