|
Article on other languages:
|
Antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekfunkciis la 23-an de junio 1961. Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.
CelojLa deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. La Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato. Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj. KontraktojLa Antarkta traktaro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj konsentoj pri aferoj de la Antarkto, kun diversaj aldonaj kontraktoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato. Sekvokontraktoj de la antarkta traktato de 1959 estas:
Membroj12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro 1959. Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn. Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj. Ekde 1961 aliaj ŝtatoj subskribis la traktaton. Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto. Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj. Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj. * Terenopostuloj. AdministradoLa administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj. SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon. COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj. Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktaro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero. TerenopostulojKvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la kontraktaro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn. Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):
Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo. MediprotektoLa protekto de la Antarkto kaj ties delikataj ekologiaj sistemoj ĉiam estas pli grava por la konsultindaj ŝtatoj. Centre staris ĉefe la efikoj de la minagadoj. La ekspluatado de la krudmaterialoj necesus konstruon de minejoj, industriaj kompleksoj kaj havenoj. Tiuj negative efikus al la antarkta medio kaj tiel al la tutmonda klimato. Oni taksas la sub la meze 1,7 kilometrojn dika glacitavolo disponeblan nafton je 45 miliardoj da bareloj kaj la gazon je 115 bilionoj da kubikmetroj. Aldone troveblas titano, kromo, fero, kupro, karbono, platino kaj oro. Traktatenhavo
Vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.