|
Article on other languages:
|
Antarkto (alia formo: Antarktido) estas kontinento kiu situas en la plej suda parto de la Tero, plejparte sude de la antarkta cirklo kaj ĉirkaŭ la suda poluso. Ĝi estas la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas ĉi tie, ĉar la temperaturoj estas tre malfacile eltenebla de homoj. Tamen, kelkaj gravaj nacioj alproprigis ĝian parton. El entute 14.425.000km², 13.720.000 estas ĉiam kovrita de glacio.
GeografioLa 98 % el tiu kontinenta tero estas glaĉero aŭ bankizo, kun alteco inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90% de la monda glacio, 29.000.000 km3, estas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉa akvo ol la cetero de la tuta tero. Sed spite de tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La Suda Poluso, ekzemple, nur ricevas 2 centimetrojn da nova neĝo po jaro. Sed la neĝo neniam degelas... En la "sekaj valoj" de Antarkto pluvo lastfoje venis antaŭ 2 milionoj jaroj. Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:
La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 C (218 K). Se la neĝo kaj glacio iam degelas:
Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento unufoje estis varma kaj marĉa. HistorioPost 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj sekrete atingis la kontinenton. En 1838, la usonano Charles Wilkes pruvis, ke Antarkto estis vere kontinento. Je la 11-a de decembro, 1911, la norvego Roald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis la Sudan Poluson. La brito Robert Falcon Scott ankaŭ atingis la poluson 35 tagojn poste, sed li kaj lia grupo pereis tie. Hodiaŭ, inter 1000 kaj 4000 scientistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantajn loĝantarojn. Ĉiujare, pli da 10.000 turistoj vizitas Antarkton. En la helena lingvo árktos signifas urson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la stelfiguro Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto (greke Ανταρκτική) signifas "Malarkton". Floro kaj faŭnoMarsupiuloj unufoje loĝis en Antarkto. Tiuj alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinento estis ankoraŭ unu. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio ĝis la mioceno. La kontinento nun estas plejparte la loĝejo de balenoj, fokoj, sciencistoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Homo estas la sola granda animalo kiu nun loĝas en la koro de la kontinento. Antarkto havas la plimulton de la rokoj eltrovitaj, kiuj venis el Marso al Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke. Politika statoDum la 20-a jarcento sep landoj postulis teritoriojn en Antarkto, ĉu pro malkovro aŭ pro posedo de lando pli norde de la Suda Poluso: Argentino - Aŭstralio - Britio - Ĉilio - Francio - Nov-Zelando - Norvegio. Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno povas posedi areojn tie - Antarkto estu la ununura kontinento ĉasta, apartenanta al Naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptas tiujn postulojn. Vidu ankaŭ
Aliaj projektojEksteraj ligiloj
|
||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.