Dvořák naskiĝis en Nelahozeves apud Prago. Sukceso de liaj Slavaj dancoj kaj Moraviaj duetoj malfermis por li vojon en la mondon. Inter 1892 kaj 1895 Dvořák direktoris la Nacian Konservatorion en Novjorko, kie li komponis la simfonion El la nova mondo. Lin influis ankaŭ la usona nigrula muziko. Kuriozaĵo estas, ke antaŭ studado de muziko li devis ellerni - laŭ deziro de sia patro - la metion de buĉisto, kaj ke li ofte vizitadis stacidomojn fascinita de fervojo.
Lia opero Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj estis en 1996 reeldonita sur du kasedoj. La operon Jakobeno esperantigis Jiří Kořínek.
Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto