Aosta Valo

Article on other languages:

Aosta Valo
Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste
flago  
Kodo: VAO
Ŝtato: Italio
Areo: 3.262 km2
Ĉefurbo: Aosto
Loĝantaro: 119.548 loĝ.
Loĝdenso: 37 loĝ./km²
Provincoj: sen provincoj
Komunumoj: listo de 74 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 02
Prezidanto: Luciano CAVERI  2005-04-04
Retejo: oficiala paĝo
Mapo

Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [vàlle daòsta], france Vallée d'Aoste [valé dòst], arpitane Val d'Auhta, loka eldiro: [valdòhta]) estas regiono en nordokcidenta Italujo, ĉe la francuja kaj svislanda limoj. Temas pri alpa lando: ĝies plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.

La aostvalanoj parolas plejmulte lokan dialektoj de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.

Ties ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [òst], arpitane Auhta [òhta]).

En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj (Champoluc [ŝa~polü'k], Courmayeur [kurmajö'r], Cervinia-Breuil [ĉervínja-bröjj].

En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.

Eksteraj ligiloj

  http://www.aostavalley.com/primaeng.html anglalingva retejo
Eŭropo | Italio

 Abruzo |  Aosta Valo |  Apulio |  Basilikato |  Emilio-Romanjo |  Friulo-Venecio Julia |  Kalabrio |  Kampanio |  Latio |  Ligurujo |  Lombardio |  Markioj |  Moliso |  Piemonto |  Sardio |  Sicilio |  Toskanio |  Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo |  Umbrio |  Veneto

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.