|
Article on other languages:
|
nomo: العربية (al-Arabijja) La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano. En priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto. La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo. Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. Ortografio, prononco, elparoloLa araba ua'u aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ skribitas en la angla kiel j kaj en la franca kiel dj. Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj (ekzemple la vorto por "kamelo" elparolatas gamal en Egiptio, ĝamal en norda Afriko kaj ĵamal en Arabio). Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in. Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i-sonanton (Laden) per e, tiel la formo "Laden" disvastiĝis tramonde. Ankaŭ la manko de kelkaj okcidentaj konsonatoj kaŭzis misinterpretojn. Ankaŭ ŝanĝojn de nomo, ekzemple la helena Platono iĝas arabe "Iflatun", la latina praekox iĝis albaruq, kio kondukis al "abrikoto". ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Kategorioj: Islamo | Semidaj lingvoj | Lingvoj laŭ alfabeto | Afrikaziaj lingvoj | Arabaj vortoj | Korano | Lingvoj de Alĝerio | Lingvoj de Barejno | Lingvoj de Ĉado | Lingvoj de Egiptio | Lingvoj de Eritreo | Lingvoj de Ĝibutio | Lingvoj de Irako | Lingvoj de Irano | Lingvoj de Israelo | Lingvoj de Jemeno | Lingvoj de Jordanio | Lingvoj de Kameruno | Lingvoj de Kataro | Lingvoj de Komoroj | Lingvoj de Kuvajto | Lingvoj de Libano | Lingvoj de Libio | Lingvoj de Malio | Lingvoj de Maroko | Lingvoj de Maŭritanio | Lingvoj de Niĝerio | Lingvoj de Omano | Lingvoj de Palestino | Lingvoj de Saŭda Arabio | Lingvoj de Sirio | Lingvoj de Somalio | Lingvoj de Sudano | Lingvoj de Tanzanio | Lingvoj de Tunizio | Lingvoj de Turkio | Lingvoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.