|
Article on other languages: |
Areso (helene Ἄρης) estas la bonaspekta filo de Zeŭso kaj Hera. Areso estas la frato de Atena, Heba kaj Hefesto. Li estas la dio de la milito aŭ de la milita frenezo. Ofte li portas sangan lancon. Lia birdo estas la vulturo, kaj lia besto estas la hundo. Iam li adultis kun la bela Afrodita. Hefesto, la edzo de Afrodita publike mokis Areson. Aliafoje, li batalis kontraŭ la heroo Heraklo, kaj Heraklo preskaŭ mortigis la senmortulon. Romianoj identigis sian dion pri terkulturo Marso kaj Areso. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.