|
Article on other languages:
|
La Argentina Respubliko estas ŝtato kiu situas en Suda Ameriko. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordokcidente), Brazilo (nordokcidente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ apudas la Atlantikan Oceanon. La areo de Argentino estas 2.766.890 km², kaj situas inter la Andoj Montaro (okcidente) kaj la Atlantika Oceano (oriente). Ĝi estas la dua en la listo de plej grandaj landoj el Suda Ameriko, kaj la oka en la listo de plej grandaj landoj el la mondo. La ŝtato reklamas la posedon de la anglaj Falkland Islands (aŭ hispane Islas Malvinas) kaj la posedon de la insuloj Georgia del Sud kaj la insuloj Sandwich. Ĝi ankaŭ volas posedi 969.464 km² de la Antartiko, sed kelkaj partoj de la loko reklamita de Argentino estas ankaŭ reklamitaj de Anglio kaj Ĉilio. La nomo tuta de la lando estas, hispane, República Argentina ( /re'publika aɾxen'tina/ ). Ankaŭ estas, por kelkaj celoj, uzita la nomon Nación Argentina. Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la ekonomika krizo kiu okazis je la jaro 2001, sia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero. La nomo Argentina devenas el la latina lingvo (argentum) kiu signifas arĝento. Kiam la unuaj konkerantoj hispanaj trovis la Río de la Plata (arĝenta rivero), oni nomis ĝin Mar Dulce (dolĉa maro). La devenantaj popoloj donis arĝentajn donaĵojn al la personoj kiuj estis vivaj post ŝipa akcidento, kies ŝipestro estis Juan Díaz de Solís. La kreo pri arĝenta monto alvenis al hispanio ĉirkaŭ la jaro 1524, kaj sia nomo Sierra del Plata estis unue registrita sur venecia mapo je 1536. Sur ĉi tiu arĝentejo estis fondita la vilaĝo Potosí. Poste, unu arĝenta serĉo sekvante la riverojn Paraná kaj Pilcomayo, trovis nur teritorion jam reklamita de la serĉantoj kiuj alvenis el Lima, la ĉefurbo de la Virreynato. La nomo de la lando komencis esti uzata multe en la jaro 1612 en la libro Historia del descubrimiento, población y conquista del Río de la Plata (Historio pri la trovo, loĝiĝo kaj konkero de la Río de la Plata), skribita de Ruy Díaz de Guzmán. En tiu libro la teritorio estis nomita Tierra Argentina (arĝenta teritorio).
Bazaj informoj
HistorioArgentino suferis militistan diktaturon dum la 1970-aj jaroj, kiu kaŭzis ĉirkaŭ 30,000 mortojn (ĉu mortigitaj ĉu malaperintaj) kaj necertan militon kontraŭ Britio pro la rego sur la insuloj Malvinoj. En 1983 ekprezidentis Raúl Alfonsín, kiu devis enmeti denove la landon en demokration, komencis jurprocezi la kulpintojn pro la diktaturo en 1985, sed, post premoj de diversaj sektoroj, leĝoj de 1986 kaj 1987 jurpardonis tiujn kulpintojn. Krome okazis kvar militpuĉojn. La venonta prezidanto estis Carlos Menem (1987-1999), kies epoko estis akuzata de koruptado. La venonta prezidanto Fernando de la Rúa regis el 1999 al decembro de 2001 kaj en tiu epoko okazis la plej gravaj krizoj de la nuntempa Argentino: la mezklaso estis forrabita el siaj enspezoj (krizo de la corralito (korteto), kie oni enfermis la ĉies sparaĵojn. Kvar prezidantoj sekvis dum nur du semajnoj ĝis la komenco de la prezidanteco de Néstor Kirchner, kiu iomete serenigis la landon, forigis la malpermeson jurprocezi la kulpulojn de la amasmortigado de la diktaturo kaj lasis la prezidantecon al sia edzino Cristina Fernández de Kirchner en 2007. PolitikoLoĝantaro
Oni taksas ke 25 milionoj el argentinoj havas almenaŭ unu italian praulon; estas, en konsekvenco, la etna origino grandnombre.
La aktuala loĝantaro de Argentino estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj ke eniris inter 1850-1950, plimulte Italoj kaj due Hispanoj. Ankaŭ de la antaŭa miksgeno inter hispanoj kaj indiĝenoj (devene de la kolonia periodo). La loĝantaro havas gravaj comunumoj el Judoj, Araboj, Armenoj , Ciganoj, Britoj, Francoj, Germanoj, Pollandanoj, Rusoj, Kroatoj, Ukrainanoj, Japanoj, Ĉinoj, Koreanoj, Paragvajanoj, Urugvajanoj, Brazilanoj, Ĉilianoj, Peruanoj, kaj tiel plu. Samkiel Aŭstralio, Brazilio, Kanado, Usono aŭ Urugvajo, la Argentino estas konsiderata kiel enmigrada lando, tio estas societo ke estis influita pro unu aŭ plu gigantegaj enmigradoj. Administra divido
GeografioGeografiaj regionojRiveroj kaj lagojMaroj kaj maraj zonojKlimatoEkstremaĵojNaciaj parkojVidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.