Poll without page-refresh
Article on other languages:
Arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. (Necesas rimarki, ke ofte arkitekturo estas uzata en plivasta senco, ol nure konstruada. Ekzemple ekzistas komputila arkitekturo , procesora arkitekturo , arktekturo de programado k.a.) Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio . Arĥitekturo havas du flankojn:
praktikan (funkcian kaj teĥnikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon , kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.
Arĥitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo . Por prahomo , loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ natur fenomenoj , sed, en sekvaj epokoj de civilizo , ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto . La evoluo de arĥitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj , de la progreso de scienco kaj tekniko . Arĥitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko – konstrua mekaniko , sanitara tekniko , akustiko , termotekniko , produktado de konstrumaterialoj , k.c.
Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko , stilo (Vidu: Famaj Monumentoj ). Oni distingas multajn specojn de Arĥitekturaj konstruaĵoj:
Religia arĥitekturo
Akldamo – Kirko – Kurgano – Maŭzoleo – Moskeo – Pagodo – Panteono – Partenono - Piramido – Sinagogo – Templo
Loĝeja arĥitekturo
Domo – Hotelo – Palaco – Kabano – Nubskrapulo
Socia arĥitekturo
Flughaveno – Cirko – Ekspoziciejo – Lernejo – Muzeo – Ponto – Parko – Stacidomo – Stadiono – Teatrejo
Fortikaĵa arĥitekturo
Akropolo – Citadelo – Fortikaĵo – Kastelo – Muro – Turo
Konstrufakaj laboroj
Betono , adobo , ferbetono
Tradiciaj materialoj , kiujn oni uzis en konstrutekniko , estis: ligno , ŝtono , briko , en monumenta arĥitekturo – marmoro , granito , betono , ankaŭ metalo . Al sekva evoluo de arĥitekturo , forte influis ferbetono , invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849 .
La rimedoj de arĥitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco , volumeno , maso , proporcio , ritmo , lumo , fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.
Kun arĥitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto . Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.
Vidu ankaŭ:
Vidu ankaŭ jenon:
Alvar Aalto
Donato Bramante
Santiago Calatrava
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Ferdinand Fellner
Antoni Gaudí
Jules Hardouin-Mansart
Le Corbusier
Károly Kós (1883 -1977 ) hungara arkitekto
Jacques Lemercier
Louis Le Vau
Mies van der Rohe
Eugène Viollet-le-Duc
Legu ankaŭ sub: konstruarto , konstrufako , konstruteĥniko , konstruindustrio , konstruado , rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero , konstruaĵopartoj
Eksteraj ligiloj
http://www.aia.org
http://www.greatbuildings.com
http://www.vitruvio.ch
http://www.archinform.net