|
Article on other languages:
|
Etnografio > Etno > Hindeŭropa Familio > Armena Grupo La armena lingvo (memnomo: Հայերեն - Hayerēn) estas izolita grupo apartenanta al la Hindeŭropa lingvaro.
DialektojEstas tri lingvoformoj de la armena:
Entuta nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 6,7 milionoj (en 1999), el tiuj pli ol 3 milionoj nuntempe loĝas en la Respubliko Armenio. EnklasadoLa Armena lingvo similas al Greka lingvo en vortstoko (multaj similaĵoj laŭ vidpunkto de etimologia deveno). La armena ankaŭ havas multajn pruntovortojn el Irana, Franca, Latina kaj Rusa lingvoj. Ĝiaj fonologio kaj sintakso estas influitaj de la najbaraj kaŭkazaj kaj tjurkaj lingvaroj. Kelkaj dialektoj de la armena posedas ejektivojn, kio estas ne tipa por hindeŭropaj lingvoj kaj verŝajne rezultis el la influo de la najbaraj lingvoj. La akcento kutime restas sur la lasta silabo. La Armena havas riĉan kazo-sistemon (7 kazoj), sed ne faras genran distingon. Plej da arkaaj sintezitaj verbformoj anstataŭiĝis per analitikaj konstruaĵoj (kun helpverbo). La konjunktivo ne plu estas uzata. La Armena estas lingvo kun vortordo subjekto-predikato-objekto (SPO). La pozicio de nedifina artikolo varias inter la orienta armena kaj la okcidenta armena. Oriente ĝi antaŭas, okcidente malantaŭas la substantivon. La Armena estas skribata uzante sian propran alfabeton, kiu estis kreita de cenobito Mesrop Maŝtoc. Ĝi konsistas el 38 literoj. Similan sistemon uzas la kartvela lingvo. Vidi ankaŭEksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.