|
Article on other languages: |
Armenio aŭ Armenujo estas lando en Suda Kaŭkazio, najbaras kun Kartvelio (norden), Azerbajĝano (orienten), Irano (suden) kaj Turkio (okcidenten).
Ekonomio"Nederlanda malsano" de ArmenioKiel informas armena fakulo Grigor Badaljan[1], ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas "nederlanda malsano" de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de la ekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstrua industrio, kiu kreskis je 42% dum la jaro 2005. La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio en Libano kaj Irano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia "metropolio". Alfluo de valuto el ekster la lando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajn valutojn. EsperantoArmenia Esperanto-Asocio estis fondita en 1991 kaj aliĝis al UEA en 1997. EsperantistojEtimologio de la vorto "Armenio"La origina nomo en la armena lingvo por nomi la lando estis "Hayk‘". Tiu ĉi nomo evoluis dum la Mezepoko al "Hayastan", kio estas kombino de la vortoj Hayasa (Հայասա) aŭ Hayk‘ (Հայկ) kun la persa sufikso “- stan” kiu signifas "teron" . La nomo estis tradicie derivita de (Haik aŭ Hayq) (Հայկ), legenda patriarko de la armenoj, kiu laŭ la tradicio Hayk, pra-pranepo de Noa. Estis proponita de la armenaj kredantoj al Armenio kiel la loko kie estis la biblia ĝardeno (Edeno) kaj tre populare ili kredas ke la monto Ararato estas la biblia monto sur kiu ripozis la arkeo de Noa post la universala diluvo (Genezo 8:4). Hayk estis kaziko de la "armens", armena tribo el la Aratta epoko (la nomo ankaŭ similas al Ararat, kaj fakte la monto situas en la loko kie eble iam estis Aratta). La persa termino estas "armani", unue registrita en la inskripcio de Behistuno (521 a. K.). La greka termino "Armenoi" estas konfirmita en la skriboj de Herodoto Ἀρμένιοι δὲ κατά περ Φρύγες ἐσεσάχατο, ἐόντες Φρυγῶν ἄποικοι., kiu diras ke la armenoj estis kolonoj de Friĝio.Laŭ la historiistoj, la unua mencio de la vorto "Armina" aperis en la kojnoskriboj de la epoko de la reĝo Dario la 1-a de Persio (6a kaj 5a jc. a. K.).Sed la nomo donita al la armenoj "Gai" (aŭ Jai), venas de la lando Gaiasa aŭ Jaiasa, menciita en la keramikaj hititaj skriboj de la 12a jc. a.K Kelkaj jardekoj poste, Jenofonto, greka generalo, kiu batalis kontraŭ la persoj, priskribas multajn aspektojn de la vivo de la armena popolo kaj de ĝia gastamo. Li rakontas ke la popolo parolas lingvon similan, laŭ la akĉento, al la lingvo de la persoj. La historiisto Arnold Toynbee diras ke "Armenio" povas veni de "Erimena", patro de la lasta regento de Urartro, Russas la 3-a. Li aldonas ke alia alternativo estas "Aruma-ni", kio signifas "lando de la arameoj", popolo kiu alvenis el la nordo de la arabaj stepoj kaj fine de la 11-a aŭ komence de la 10-a jarcentoj konkeris Nairi-n ReferencojVidu ankaŭAliaj projektojEksteraj ligoj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.