Asteroido

Article on other languages:

La asteroido 243 Ida fotografita de la kosmoesplorilo Galileo en aŭgusto 1993. Dekstre videblas eta luno de la planedeto.
Komparo de la grando de Vesto, Cereso kaj la tera Luno.

Asteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel eta planedo kaj ofte ankaŭ nomata planedeto, kiu moviĝas ĉirkaŭ la suno. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el ĉirkaŭsuna planedonaska nubo, kiuj ne kungluiĝis por formi planedojn.

Enhavo

Difino

Multaj asteroidoj troviĝas en la asteroida zono inter la planedoj Marso kaj Jupitero, kaj ofte la nomo asteroido estas uzata nur pri la ĉielkorpoj en ĉi tiu zono, dum la aliaj malgrandaj sunsistemaj korpoj (vidu la difinon sub sunsistemo) estas inkluzivataj en aliaj grupoj. Multaj asteroidecaj ĉielkorpoj estas t.n. trans-Neptunaj objektoj.

La unue trovita kaj la plej granda asteroido Cereso ekde 2006 apartenas al la nove difinita kategorio nanplanedoj.

Kelkaj konataj asteroidoj:

En Esperanto

Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :

"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
ankaŭ pri homoj havantaj ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estantaj for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo.

Eksteraj ligiloj

« Asteroido » sur la aliaj Vikimediaj projektoj :

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.