Lindgren kiel infano ege ŝatis legi: ĉefe infanlibrojn kun knabino kiel protagonistino. Post la lerneja tempo ŝi transloĝiĝis al Stokholmo, kie ŝi edziniĝis kaj naskis du idojn. Sian unuan rakonton Britt-Mari lättar sitt hjärta ŝi verkis en 1944; mondfamon ŝi gajnis en 1945 per sia infanlibro Pippi Långstrump ("Pipi Ŝtrumpolonga"), kiun ŝi skribis kiel donaco okaze de la 10-a naskiĝtago de sia filino.