Barato estas federacia ŝtato en Suda Azio sur la duoninsulo Hindio en la Hinda oceano. La lando estis unuigita la unuan fojon far Aŝoko (proksimume 273 - 232 a.K.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mughaloj.
La nomo Barato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindio (kaj Hindujo) aliflanke signifas la tutan subkontinenton, kiu entenas krom la federacian ŝtaton Barato ankaŭ la ŝtatojn Bangladeŝo, Butano, Nepalo kaj Pakistano. Tamen antaŭe la vorto Hindio ofte signifis la Hindan Union, kaj kelkaj homoj ankoraŭ uzas la vorton tiel. Sed la plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton Barato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindio por la subkontinento.
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000) homoj por kv. km: 341,0 (2000) homoj por kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000) kreskanta procento: 1,58% (2000, takso) naskoj: po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso) mortoj: po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso) migrantoj: po -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso) mortokvanto de beboj: po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso) infanoj por virino: po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso) meza vivo longeco: po 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Nov-Delhio La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
La lingvoj stelitaj (*) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue (vidu)
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.