|
Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, la rezultoj estas proklamataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj. La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn: a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita); Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas: pri poezio Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio); pri prozo Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio). La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektas Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La juĝantoj pri filmoj estas Roman Dobrzyński (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisko Veuthey (Nederlando). Por la branĉo de kantoj oni provizore ne elektis juĝantojn, ĉar en 2008 ne okazas konkurso en tiu branĉo. Eksteraj ligoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.