|
Article on other languages:
|
Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionoj da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj. Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmacia entrepreno Schering (ekde 2006 Bayer Schering Pharma)kaj gazetara giganto Springer. Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. Source: Press Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.
Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino
Futbala Mondpokalo 2006Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9an de julio la finalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis la Strato de la 17a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj. Ligoj
Vidu ankaŭ jenon:Baden-Virtembergo | Bavario | Berlino | Brandenburgio | Bremeno | Hamburgo | Hesio | Meklenburgo-Antaŭpomerio | Malsupra Saksio | Nordrejn-Vestfalio | Rejnland-Palatinato | Sarlando | Saksio | Saksio-Anhalto | Ŝlesvig-Holstinio | Turingio
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.