|
Article on other languages:
|
Billie HOLIDAY [bi'li ha'lidej] (7-a de aprilo, 1915 – 19-a de julio, 1959) estis usona ĵazkantistino, konsiderata de iuj homoj la plej bona el la 20-a jarcento. Ŝi floris dum 1935-1955 en Novjorko kaj eĉ hodiaŭ influas kantistinojn. Ŝi kantis el la koro en stilo tre honesta, persona, emocia kaj, iafoje, aŭtobiografia. Ŝi kantis Strange Fruit, God Bless the Child, My Man, inter multaj aliaj. Ŝi naskiĝis kiel Eleanora FAGAN. Lady Day ("Damo Tago") estis ŝia kromnomo. Ŝi kantis kun blanka gardenio en la hararo. En 1930 ŝi komencis kanti en kluboj. En 1933 ŝi estis eltrovita de John Hammond de Columbia Records.
Ŝi verkis aŭtobiografion, Lady Sings the Blues, kiu poste estis realigita kiel filmo, en kiu Diana Ross rolis kiel Billie Holiday. Holiday aperis en la filmo New Orleans. En sia vivo, ŝi estis sklavigita de heroino kaj estis batita de siaj amorantoj. Ankaŭ ŝi neniam ricevis la tantiemon por ŝiaj kanzonoj. Ŝi mortis la 17an de julio 1959 pro mortiga dozo de heroino. La memoro de Holiday estas daŭre granda influo sur la kulturo de populara muziko. La rokgrupo U2 diris pri ŝi:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.