Birdoj

Article on other languages:

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Birdoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - ĉi-epoke
Granda paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj
Klaso: Birdoj Aves
Linnaeus, 1758
Ordoj
Multaj; vidu tekston

Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 mil specioj. La preciza nombro da specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La birdojn pristudas sciencon nome Ornitologio.

ĉefaj partoj de birdoj

La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.

Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj -- eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.

Multaj birdoj estas bredataj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj.

Enhavo

Anatomio

Sentumoj

Ĉiuj organoj de birdoj montras perfektan adaptiĝon al ilia vivmaniero. El ĉiuj organoj de birdoj la plej gravan rolon en la adaptiĝo ludas la sensorganoj. La birdoj ricevas ĉiujn informojn pri la ĉirkaŭanta medio helpe de iliaj sensorganoj. La birdoj devas kongrui al siaj viv-cirkonstancoj. Tute aliaj organoj funkcias ĉe la tage aktivaj birdoj ol ĉe la noktaj aŭ de la akvobirdoj kaj stepaj birdoj. La vivmaniero kaj evoluinteco de sensorganoj reciproke dependas unu de la alia. Temas pri tre efikaj sentumoj.

Reproduktado

Nestoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Birdnestoj

Birdkantoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Birdkanto

Vidu ankaŭ:

Birdmigradoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Birdomigrado

Birdoprotektado

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Birdoprotektado

Biologia klasado

Jen la Ordoj kaj Familioj de la birdo:

Strutoformaj birdoj (Struthioniformes)

Tinamoformaj birdoj (Tinamiformes)

Sfeniskoformaj birdoj (Sphenisciformes)

Anseroformaj birdoj (Anasa ordo) (Anseriformes)

Kokoformaj birdoj (Galliformes)

Gavioformaj birdoj (Gaviiformes)

Podicipoformaj birdoj (Podicipediformes)

Procelarioformaj birdoj (Procellariiformes)

Pelikanoformaj birdoj (Pelecaniformes)

Cikonioformaj birdoj (Ciconiiformes)

Fenikopteroformaj birdoj (Phoenicopteriformes)

Akcipitroformaj birdoj (Accipitriformes)

Falkoformaj birdoj (Falconiformes)

Turnicoformaj birdoj (Turniciformes)

Gruoformaj birdoj (Gruiformes)

Ĥaradrioformaj birdoj (Charadriiformes)

Pterokloformaj birdoj (Pterocliformes)

Kolomboformaj birdoj (Columbiformes)

Psitakoformaj birdoj (Psittaciformes)

Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes)

Strigoformaj birdoj (Strigiformes)

Kaprimulgoformaj birdoj (Caprimulgiformes)

Apusoformaj birdoj (Apodiformes)

Trokiloformaj birdoj (Trochiliformes)

Coliiformes

    • Coliidae

Trogonoformaj birdoj (Trogoniformes)

Koracioformaj birdoj (Coraciiformes)

Pegoformaj birdoj (Piciformes)

Paseroformaj birdoj (Passeriformes)

Lamarko

Lamarko konsideris la birdojn kiel dektria klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la birdojn kiel la unua grupo kun kompleta spirado per pulmoj, kaj ĉefe kun varma sango, malkiel la proksima grupo de reptilioj. Krome la birdoj havus plumojn anstataŭ haroj, kiel ĉe mamuloj, kaj flugiloj kiel antaŭaj membroj.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri birdo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

« Birdo kantas laŭ sia beko. »
« Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. »
« Tute libera, kiel birdo aera. »

Referencoj

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 128).

  1. [1]

Eksteraj Ligoj

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.