|
Article on other languages:
|
Blazono estas la tuto de la simbolaj signoj, kiuj distingas homon aŭ juran personon, ekzemple familion, ŝtaton, urbon, korporacion. Ofte uzata en la malpli vasta signifo blazon-ŝildo, tabulo kun la pentritaj signoj. En multaj landoj multaj disdividaĵoj - regionoj, provincoj, urboj, distriktoj, komunumoj - havas siajn blazonojn. Ĉi tio entute estas grandega aro da signoj, tamen la loĝantoj ofte ne scias la signojn aŭ eĉ ne konjektas pri ilia ekzisto. Ekzemploj de blazonoj: Vidu ankaŭ jenon:
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.