|
Article on other languages:
|
Bosnio kaj Hercegovino (aŭ Bosnujo kaj Hercegovino; bosne en latinaj literoj Bosna i Hercegovina, mallonge BiH, en cirilaj literoj Босна и Херцеговина) estas sudorienteŭropa Respubliko de la balkana duoninsulo. Ĝi limas en la oriento al Serbio, en la sudoriento al Montenegro, en la sudokcidento, okcidento kaj nordo al Kroatio kaj laŭ malmultaj kilometroj apud Neŭmo al la Adriatika Maro. La respubliko elvenas el la eksa Jugoslavio, sed havas hodiaŭ denove la samajn landlimojn, kiuj estis donita en 1878 dum la Kongreso de Berlino. La landlima formo aspektas kiel triangulo, ĝi estas simbole videbla en la flago. Bosnio-Hercegovino estas politike dividita en tri partojn: Serba Respubliko, Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj Brčko. La landnomo estas kombinaĵo de la du ĉefaj historio-geografiaj provincoj – Bosnio kaj Hercegovino.
GeografioLa plej grandaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino estas:
Popolo
Popolaj plimultoj en Bosnio kaj Hercegovino en la jaro 2005
malplimultoj: Post 1991 ne okazis popolnombrado, la datumoj estas el CIA World Factbook por la jaro 2005). Kompare al la jaro 1991 la nombro de bosniakoj preskaŭ egalas, la nombro de serboj altiĝis je 115.000 kaj tiu de kroatoj malaltiĝis je 3 %. Ĉiuj civitanoj de la lando nomiĝas bosnoj. Bosniakoj estas ekde 1993 la pli kutima nomo por la bosnaj islamanoj. Bosniakoj, serboj kaj kroataj estas la tri konstituciintaj popolgrupoj. Tial serboj kaj kroatoj ne nombras kiel malplimultoj. Lingvoj
ReligiojEn Bosnio kaj Hercegovino ekzistas multaj malsamaj religioj kaj kredoj. Ekzistas ĉirkaŭ:
En Mostar kreiĝis dum la milito anglikana komunumo el serboj, kroatoj kaj bosniakoj. Ĝi havas spiritan karisman influon. HistorioPost la 1990-jaraj elektoj en la ŝtatadministrado ekregis naciistoj. La serba-kroata konflikto disvastiĝis ankaŭ sur la teritorion de Bosnio, kaj en 1991 la serba armeo okupis la ĉelimajn regionojn. La respubliko deklaris suverenecon, al kio kontraŭstaris la serba loĝantaro, kaj ekflamis etnokonflikto. En 1992 la Eŭropa Unio kaj Usono rekonis la sendependecon de Bosnio. En la sama jaro ĝi aliĝis al UNO. Helpe de UNO-kontingento kaj NATO-fortoj estis eble haltigi la konflikton. En 1997 okazis multnaciaj elektoj. En la teritorio de Bosnio nun ekzistas du politika-etnaj unuoj: Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino. PolitikoPolitika subdividoInfrastrukturo kaj trafikosur stratosur fervojoen la aeroEsperantoEsperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estis fondita en 1949, aliĝis al UEA en 1992, ĝia oficiala organo estas Bosnia Lilio. Estas ankaŭ Esperanto-Junularo de Bosnio kaj Hercegovino. EsperantistojEkonomioValutoKulturoFilmoMediojSportoManĝaĵoFesttagoj kaj festojEkzistas en Bosnio kaj Hercegovino aldone al la religiaj festotagoj kiel Kristnasko kaj Pasko por la kroatoj kaj serboj, la Ramadanfino kaj kurban bajram (dum la pilgrimado al Mekao) por la bosniakoj, la jenaj festotagoj:
Oni intencas havi komunan ferileĝon por la tuta Bosnio kaj Hercegovino; oni proponas la 21-an de novembro kiel tagon de la Dayton-konvencio; tamen tiu leĝo ankoraŭ ne validas. Apud tiuj festotagoj ekzistaj pluraj, ĉefe de kroatoj loĝataj komunumoj kaj vilaĝoj lokaj feritagoj, laŭ la kristana kalendaro (ekzemple nomotagoj de sanktuloj, "malgranda pasko", ktp.). Aparta ferio estas la nomotago de la patrono de ĉiu loko. Tiam okazas granda meso, ebla procesio kaj festoj en la plejmultaj domoj kaj placoj, en kiuj partoprenas ankaŭ loĝantoj el najbaraj vilaĝoj. KlimatoLernejsistemo kaj edukadoĈiu infano el Bosnio kaj Hercegovino estas devigata, laŭ la edukadoleĝo, partopreni dum 4 jaroj bazan lernejon kaj poste mezan lernejon. En 2005 oni enkondukis per lernejoreformo naŭjaran devigan lernejodaŭron. ArmeoAliaj temojPiednotoj kaj literaturfontojVidu ankaŭAlbanio | Andoro | Aŭstrio | Belarusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Britio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Makedonio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Ukrainio | Vatikano Dependaj kaj aliaj teritorioj:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.