|
Article on other languages:
|
Situo de Bostono en Masaĉuseco.
Bostono (angle: Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono. En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589.141 loĝantojn, farante ĝin la 20a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de la elekto de la regiona limo, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj. La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum 5 jaroj antaŭ la setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskiĝis -- verdire! La centra termaso pli ol trobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon. Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somervillon. En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:
Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.
Situo
HistorioBostono estis fondita de britaj koloniistoj en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire). En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona tea rendevuo (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775). Esperanto en BostonoTie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905. Ekstera ligo
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.