Debiano

Article on other languages:

Debian
Debiano Etch kun GNOME
Programisto: Debiana Projekto
Lasta Versio: 4.0r3 (Etch) (je la 17-a de februaro 2008)
Operaciumo: Linukso, BSD, Unikso
Tipo: mastruma sistemo
Kopirajto: GPL, LGPL, BSDL (libera programaro)
TTT-ejo: www.debian.org

Debiano estas komunuo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.

Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.

Historio

Deiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por kreii linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok kreii novan linuksan eldonon.

En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.

Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projeto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana Sociala Kontrakto kaj la Debiana Libera Softvara Gvido, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de distribuo.

Aliaj kernoj

La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed kompleta listo montras:


Komputiko
Ĉi tiu artikolo pri "Debiano" ankoraŭ estas ĝermo pri komputika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post alklako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.