|
Article on other languages:
|
Esperanto (origine Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo.[1] La nomo estas derivita de la kaŝnomo, sub kiu la hebrea kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. Li intencis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado, tamen ne anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.
Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, ĝi estas uzata de la internacia komuno, nombranta laŭtakse cent mil ĝis du milionoj da parolantoj, el kiuj proksimume unu milon kreas la denaskaj.[2] Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj. La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilan aŭ turkan.
Historio
La unua lernolibro de Esperanto, eldonita en Varsovio jare 1887
EkestoĈe la ekesto de Esperanto staris Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo Bjelostoko, tiam apartenanta al la Rusa Imperio, hodiaŭ al Polujo, kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti – malsame al la naciaj lingvoj – neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia.[3] Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la latina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la anglan, li rimarkis, ke la verba konjugacio laŭ persono kaj nombro ne necesas kaj ke gramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du rusajn surskribojn: швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de швейцар [ŝvejcar] – pordisto) kaj кондитерская [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de кондитер [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama sufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj afiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.[4] La unua projekto de Zamenhofo, nomita Lingwe uniwersala, estis pli malpli preta jam en la jaro 1878, sed la patro de la aŭtoro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manskribon, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 1879–1885 Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris pri la internacia lingvo. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En la jaro 1885 li skribis: „Ses jarojn mi laboris pri perfektigo kaj testado de Esperanto, kvankam jam en la jaro 1878 ŝajnis al mi, ke la lingvo tute pretas.“[5] Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristo malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekz. de la Malnova Testamento aŭ kelkaj teatraĵoj de Shakespeare. Fine en la jaro 1887 li povis eldoni la unuan lernolibron, kun la nomo «Международный языкъ» (La internacia lingvo). Fakte tio estis la sama lingvo, kiun oni ĝis hodiaŭ parolas. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo Doktoro Esperanto, sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis La lingvo de d-ro Esperanto kaj pli malfrue mallongigite Esperanto.[4][6][7][8] La unuaj ŝanĝprovojZamenhofo ricevadis grandan kvanton de entuziasmaj leteroj, enhavantaj ofte ankaŭ proponoj de diverŝaj ŝanĝoj en la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnalo La Esperantisto, eldonata tiam en Nurenbergo. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton li tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed poste nelonge ĝin anstataŭis nova, nomata Lingvo Internacia. Ĝi unue estis eldonata en sveda Upsalo, poste en Hungarujo kaj fine en Parizo, kie la eldonadon finis nur la unua mondmilito.[9][10][11][12] Specifaj trajtoj
Ŝildo flagforma, simbolo de Esperanto, uzata por signi i.a. la esperanto-version en plurlingva eldonaĵo.
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo. VortojLa vortoj devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo. Etimaj ekzemploj
Principoj de la vortelektoLa tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg).
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto. Specifaj vortoj en EsperantoNe ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife:
Alfabeto kaj ortografioLa literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu fonemo por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 fonemojn (same kiel la plejmulto de lingvoj), por respekti la supran priskribitan principon, Zamenhof devis krei novajn literojn: la tiel nomatajn "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (laŭ Guglo-statistiko en Marto 2007) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
LingvoevoluoKvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
(*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata. ParolantaroLa nombro de Esperanto-parolantoj estas ne precize konata. Nur eblas taksoj pri la kvanto de la tutmonda parolantaro. Ekde 2001 okazis popolnombradoj en pluraj landoj, ekzemple Hungario kaj Litovio, kiuj kalkulis ankaŭ la nombron de Esperanto-parolantoj (4.565 por Hungario, 858 por Litovio). La plej multaj taksoj pri la tutmonda parolantaro varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj. La diversaj taksoj verŝajne priskribas malsamajn lingvonivelojn kaj malsaman oftecon de uzado: 100 mil celas la kvanton de homoj, kiuj regule uzas Esperanton, 500.000 inkluzivas tiujn, kiuj de tempo al tempo uzas la lingvon, 2 milionoj (Culbert) ankaŭ tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj aŭ jardekoj ne plu uzas la lingvon. Pli altaj taksoj (ĝis aŭ super dek milionoj) inkluzivas supozeble ankaŭ tiujn, kiuj nur eklernis la lingvon; ili supozeble ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj, la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (Jen pliaj informoj pri la nombro de Esperanto-parolantoj.) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Movado por EsperantoLa ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon. Subteno de internaciaj organizojUnesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis tri rezoluciojn favorajn al Esperanto (1954, 1985 kaj 1993), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj, la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)[13]). Notindas krome kelkaj rezolucioj kaj proponoj ĉe Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj (kp. ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ). KulturoEsperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto. Vidu liston de radiostacioj, kiuj dissendas en Esperanto. Ankaŭ ekzistas kelkaj esperantlingvaj podkastoj. Inter ili, verŝajne plej populara estas Radio Verda kiu funkcias ekde 1998. Internacia Televido nun funkcias sub la sponsorado de Ĝangalo, kaj nun faras la epokon de televido. Malfeliĉe tiu televido ŝajne ne plu funkcias: nun videblas nur nigra ekrano. Famaj aŭtoroj de verkoj en EsperantoEsperanto kaj internacia uzo por pagata laboroEkzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi eldona agado aŭ turismo (ĝenerale aŭ kleriga). Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (KAVA-PECH, 1995). Se vi deziras labori per Esperanto aŭ trovi laboranton kiu parolas Esperanto, bonvolu uzu la senpagan retservon Eklaboru. Kritiko kaj respondoj al kritikoEsperanto estas foje kritikata de ne-esperantistoj aŭ eĉ de esperantistoj mem. Kelkaj kritikoj estas kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale:
Aliaj kritikoj temas pri Esperanto specife:
Bibliografio
Notoj kaj fontoj
Ankaŭ viduAliaj projektoj
Eksteraj ligoj
Kritikoj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.