|
Article on other languages:
|
Fluto estas muzikinstrumento kaj ano de la blovinstrumenta grupo. La principo de son-produktado (vibranta aero tra cilindra tubo) estas arkaika kaj troveblas en preskaŭ ĉiaj kulturoj. Helpe al fingro-truoj povas oni konstrui preskaŭ ĉiujn tonojn de la kromatika tonskalo. Materialo ĝenerale estas ligno aŭ metalo. Historiaj flutistoj estas Pajno la greka dio de la paŝtistoj kaj la prusa reĝo Frederiko la 2-a. En mezepoka muziko kaj folkloro (ekz. Irlando) ĝi estas ĉefa muzikinstrumento. Laŭ la situo de la fluto dum blovado oni diferencigas inter vertikalaj kaj transversaj flutoj. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.