|
Article on other languages:
|
Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latino kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicio "de" kiel en la franca lingvo. Ekzemploj: latine: canis puellae germane: der Hund des Mädchens angle: the girl's dog france: le chien de la fille esperante: la hundo de la knabino nederlande: de hond van het meisje itale: il cane della ragazza pole: pies dziewczyny En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuzo, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas α Orionis. Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.