|
Article on other languages:
|
Geologia temposkalo estas uzata de geologoj kaj aliaj sciencistoj por priskribi la tempajn daŭrojn kaj interrilatojn inter eventoj, kiuj okazis dum historio de Tero. La skalo de geologiaj periodoj, kiu estas prezentita ĉi tie, estas kompilita laŭ pluraj fontoj, tamen ĝi restas kohera al la nomenklaturo de Internacia Komisiono pri Stratigrafio, kaj uzas kutimajn kolorajn kodojn de la usona geologia scienco. Pruvoj, obtenitaj pere de radiometria datigo indikas, ke Tero havas ĉirkaŭ 4,570 milionojn da jaroj (kion oni indikas per jmia, t.e. jarmilionoj antaŭe aŭ per Ma). La geologia tempo aŭ tiel nomata profunda tempo de la Tera historio estas dividita al kelkaj diversaj partoj laŭ la eventoj, kiuj ĉefe okazis dum ĉiu periodo. Diversaj tempoblokoj sur tiu temposkalo kutime distingas gravajn geologiajn kaj paleontologiajn eventojn, kiel amasaj formortoj. Ekzemple, la tempolimoj inter Kretaceo kaj Paleogeno estas difinitaj per estingiĝo de dinosaŭroj, kiam samtempe formortis pluraj enmaraj estaĵoj. Pli malnovaj periodoj, kiuj estas difinitaj laŭ fidindaj fosilioj, estas indikitaj en absoluta aĝo.
Historio de geologia temposkalo
Portreto de Nicholas Steno
La principoj, kiuj formas la fundamenton de la moderna geologia temposkalo, estis vortumitaj fare de Nicholas Steno ĉe la fino de 17a jarcento. Steno argumentis pri tio, ke la ŝtonaj tavoloj (stratumoj) estis sedimentitaj en tempa sinsekvo, kaj pro tio ĉiu stratumo reprezentas certan "porcion" de la tempo. Krome, li formulis la principon de superpozicio, kiu statas, ke ĉiu aparta stratumo estas verŝajne pli aĝa, ol la stratumoj super ĝi, kaj pli juna, ol la stratumoj sub ĝi. Dum la principoj de Steno estis facilaj, evidentiĝis, ke malfacilas rekte apliki tiujn al la realaj rokoj. Dum la sekva, 18a jarcento, geologoj ekkonsciis, ke:
La unuaj seriozaj provoj starigi geologian temposkalon, kiun oni povas apliki al ajna loko sur la Tero okazis nur en la 18a jarcento. La plej influhavaj de tiuj fruaj provoj (inter kiuj la plej grandan influon havis la teorioj de Abraham Werner), estis dividoj de ĉiuj rokoj de la tera krusto je kvar tipoj: primara, sekundara, terciara kaj kvaternara. Ĉiu tipo de rokoj, laŭ la teorio, formiĝis dum specifa periodo de terhistorio. Tial oni povis paroli pri "terciara periodo" kaj pri "terciaraj rokoj". Tiuj (iom misgvidaj kaj ne plu uzataj) terminoj restis en la scienca terminaro ĝis 2004. Kontraste al la poste populariĝinta neptunisma teorio, disvastigata de Werner (laŭ kiu ĉiuj rokoj sedimentiĝis pro unu grandega inundo), la ĉefa ŝanĝo de pensmaniero venis kune kun la publika laŭtlego de James Hutton, kiu legis sian propran libron Teorio de Tero; aŭ, esploroj de la observeblaj leĝoj de formiĝo, dissolviĝo kaj restaŭriĝo de la tero sur la terglobo (Theory of the Earth; or, an Investigation of the Laws Observable in the Compposition, Dissolution, and Restoration of Land Upon the Globe) antaŭ la Reĝa Scienca Socio de Edinburgo en marto kaj aprilo de 1785.
"El la perspektivo de la 20a jarcento James Hutton dum siaj publikaj legoj fariĝis la fondinto de la moderna geologio""[1]
Krome, Hutton supozis, ke la interno de la Tero estas varmega, kaj ke tiu varmego estas la motoro, kiu ebligis la formiĝon de ĉiu nova roko: la tero estis eroziita per aero kaj akvo, kaj deponiĝis en la formo de stratumoj sur marfundo; poste varmege kunsolidigis la sedimentojn en ŝtonon kaj suprenpuŝis tiun rokon al la tersurfaco. Tiu ĉi teorio estas ŝerce nomata "plutonismo", kontraste al la tiutempe reganta indunda "neptunisma" teorio. La identigo de stratumoj laŭ la fosilioj, kiujn entenas tiuj stratumoj, estis la unuan fojon proponitaj de William Smith, Georges Cuvier, Jean d'Omalius d'Halloy kaj Alexandre Brogniart komence de la 19a jarcento, kio ebligis al geologoj dividi terhistorion pli ekzakte. Krome, tio ebligis al ili pli bone interkoherigi stratumojn en transnacia kaj eĉ kontitenta nivelo. Se du stratumoj (ne gravas, kiom tiuj malsamas laŭ sia loko kaj konsisto) entenas la samajn fosiliojn, estis tre verŝajne, ke ili estis formitaj dum la sama tempo. Pluraj detalaj studoj inter 1820 kaj 1850 de tiuj stratumoj kaj fosilioj de Eŭropo rezultigis la sinsekvon de geologiaj periodoj, kiujn oni uzas ankaŭ nuntempe. Tiu procezo estis gvidata de la britaj geologoj, kio reflektiĝas en la nomoj de diversaj periodoj. "Kambrio," (la latina nomo por Kimrio) "Ordovico," kaj "Silurio" estis nomitaj laŭ prahistoriaj kimriaj triboj, ĉar por datigi kaj nomi tiujn periodojn oni uzis stratigrafiajn sekvencojn de Kimrio. [2] "Devonio" estis nomita laŭ la brita regiono Devon, kaj la nomo "Karbonifero" estas simple adapto de la arkaiĝinta angla geologia termino "Karbonaj Mezuroj" ("the Coal Measures"), uzata por la sama aro de stratumoj. "Permio" ricevis sian nomon pro la urbo Permo en Ruslando, ĉar tiu periodo estis difinita surbaze de la stratumoj de tiu regiono en la esploro de skota geologo Roderick Murchison. Tamen, kelkaj periodoj estis priskribitaj fare de geologoj el aliaj landoj. "Triaso" estis nomita en 1834 fare de germana geologo Friedrich Von Alberti laŭ tri malsamaj tavoloj (latine trias signifas "trioblo") — ruĝaj bedoj, kovritaj per kreto kaj super kiuj troviĝas ankoraŭ ŝela tavolo — kiujn oni povas trovi ĉie en Germanio kaj norda Eŭropo. "Ĵuraso"n nomis la franca geologo Alexandre Brogniart pro amasaj maraj for the extensive marine liasaj kolektiĝoj sur la Juraj Montoj. "Kretaceo" (el la latina creta= kreto) kiel aparta periodo estis la unuan fojon difinita de la belga geologo Jean d'Omalius d'Halloy en 1822, kiu uzis stratumojn de Pariza baseno [3] kaj estas nomita pro amasaj kretaj bedoj (kalcio karbonato, deponita en la ŝeloj de maraj senvertebruloj).
Sinjoro Charles Lyell
Krome, britaj geologoj krome proponis la grupigon de diversaj periodoj kaj subdividon de terciaro kaj kvaternaro je diversaj epokoj. Kiam William Smith Kaj Sinjoro Charles Lyell supozis, ke rokaj stratumoj reprezentas sinsekvajn tempoperiodojn, oni nur tre svage povis difini la geologian temposkalon, ĉar la datigoj de tiuj periodoj estis ege variaj. Dum kreonistoj parolis pri la tempoj ĉirkaŭ ses aŭ sep jarmiloj por la aĝo de Tero surbaze de Biblio, tiutempaj geologoj parolis pri pluraj jarmilionoj kaj diversaj geologiaj periodoj, kelkaj eĉ sugestis, ke la aĝo de Tero ne havas iun tempolimon. Geologoj kaj paleontologoj krokizis geologiajn skalojn surbaze de relativaj pozicioj de diversaj stratumoj kaj fosilioj, kaj taksis la tempajn skalojn surbaze de la studoj pri intenso de erozio, sedimentiĝo kaj ŝtoniĝo. Ĝis la malkovro de radiaktiveco en 1896 kaj ties apliko en geologio por radiometria datigo dum la unua duono de la 20a jarcento (kiun la unua kondukis la geologo Arthur Holmes), kio ebligis pli precizan absolutan datigon de rokoj, la aĝo de diversaj rokaj stratumoj kaj aĝo de la Tero estis kerna punkto en multaj debatoj. En 1977 la Globala Komisiono pri Stratigrafio (nuntempe Internacia Komisiono pri Stratigrafio) lanĉis la penojn difini la globalan referenckadron por geologiaj periodoj kaj faŭnaj etapoj. La plej lasta ĉi-rilata publikaĵo de la Komisiono estas publikigita en 2004 geologia temposkalo sub redakto de Grandstein kaj aliaj[4]. Tiu tabelo estis uzata kiel bazo por la subaj tabeloj. Klarigoj pri la skaloNuntempe ekzistas kelkaj (iom) diversaj geologiaj temposkaloj:
Eono, Erao, Periodo, Epoko, AĝoLa tuta terhistorio daŭras proksimume la kvinonon de la tempo, dum kiu evoluis kaj disvastiĝis la Universo. Tiu tempo estas preskaŭ neimagebla por homa konscio, kaj pro tio oni disdividas tiun tempon je pluraj partoj. La fakterminoj, kiujn oni uzas por priskribi unuopajn periodojn de terhistorio estas la samaj en ĉiuu geologiaj skaloj:
Malsamoj inter la skaloj
Samaĵoj inter la skaloj
Arkaiĝintaj terminojKenozoiko estis pli frue krome dividata je terciaro (latine "tria terepoko") kaj kvaternaro (latine "kvara terepoko"). Tiu klasifiko ne plu validas kaj ne estas uzata ekde 2004 laŭ la rekomendoj de Internacia Stratiografia Komisiono. Nuntempe oni uzas nur la terminojn paleogeno kaj neogeno por priskribi periodojn de kenozoiko. Dum paleogeno havas la samajn tempajn limojn, kiel pli frue havis la kategorio "paleogeno" ene de tertiero, la neogeno, tamen, estis plilongigita, kaj nun inkluzivas ne nur pliocenon, sed ankaŭ plejstocenon kaj holocenon, do, la ambaŭ epokojn de la pli frua uzata kvaternaro, kaj daŭras ĝis geologia nuntempo. La termino "terciaro" (65,5 - 1,8 jarmilionoj) aperis pro tio, ke en plu frua geologia scienco en Eŭropo (antaŭ ĉ. 200 jaroj) oni supertaksis la daŭron de tiu tempo pro multaj sedimentoj. Pro tio oni nomis ĝin "la tria epoko", kiun oni metis antaŭ la du antaŭajn epokojn: mezozoiko kaj paleozoiko. Pro sedimentoj kun multaj diversaj muŝeloj de tiu tempoperiodo, kaj ankaŭ pro masiva montoformado oni krome subdividis tertieron je pluraj subperiodoj:
Principoj de klasigo kaj datigoDatigoLa epokoj kaj periodoj de Fanerozoiko estas nuntempe klasifikataj surbaze de fosiliaj trovaĵoj, kiujn oni datigas laŭ la aĝo de la ŝtonspeco uzante radiometrian datigon. Ŝtonspecoj de la pli aĝaj periodoj ne taŭgas por tiu datigo kaj oni povas uzi nur nerektajn geofizikajn metodojn por datigi tiujn. Tamen, evoluo de tiuj metodoj helpas pliprecizigi la evoluon dum Proterozoiko kaj Arkaiko. Tamen, plu restas nekonataj la eventoj de Hedaiko, ĉar apenaŭ ekzistas ŝtonspecoj de tiu tempoperiodo. Multaj ekzogenaj kaj endogenaj geologiaj rotacioj, okazintaj ekde tiu tempo, aŭ tute forigis tiujn ŝtonspecojn, aŭ portis ilin al la ankoraŭ neatingebla profundeco. Oni, tamen, devas esprimi kritikon pri la metodoj de datigo. La ŝtocspecaj tavoloj estis datigitaj uzante fosiliojn, kaj tiuj estas datigitaj uzante la C14-metodon. Tamen la C14-datigo tute ne eblus, se oni ne kalibris tiun metodon pere de ŝtonspeco temposekvenco. Alivorte, la datigo de ŝtonspecoj baziĝas sur la datigo de fosilioj, tiu baziĝas sur la C14-metodo, kaj la lasta baziĝas sur la datigo de ŝtonspecoj. Pro tiu sorĉita rondo eblas diri, la la tempoindikoj de datigoj estas pli-malpli arbitraj. Rolo de atmosferoOni pli kaj pli agnoskas, ke atmosfero estas tre grava faktoro en la terhistorio. En diversaj epokoj ĝi havis diversajn komponentojn, kiuj ŝanĝiĝis kune kun la evoluo de la vivo. Precipe oni ankoraŭ ne bone scias la komponentojn de atmosfero en la plej altaj epokoj. Tamen estas jam tute certa, ke la atmosfera oksigeno estas rekta sekvo de la vivevoluo kaj ke ĝi ne ekzistus sen vivaj estaĵoj. Multaj tipoj de ŝtonspecoj, kiujn oni nuntempe renkontas en grandaj kvantoj, aperis nur pro atmosfero oksigeno (ekz. kalko kaj kreto). Geologia temposkaloSuperrigardoGeologiaj epokoj kune konsistigas enorme grandan tempoperiodon, kiun malfacilas mezuri laŭ la skaloj de moderna vivo. Ĉar pro tio ofte aperas miskomprenoj, kiel ekzemple "mallonga tempo disponebla por evolucio", la sekva tabelo donas pli bildo-elvokan komparon.
KomparojKomparo kun horloĝa skalo
Historio de Tero laŭ la 24-hora temposkalo
Se oni komparas la temposkalon kun horloĝa temposkalo, tiam la eventoj de evoluo havis jenan "aĝon".
Komparo kun la konstruaĵo de UN en Novjorko. Ĝi estas 40 etaĝojn alta. Ĉiu etaĝo respektivas al 100 jarmilionoj.
(*) Sur la tegmento de la konstruaĵo kuŝas 500-paĝa libro, kiu respektivas al la aĝo de la homaro, la plej lasta paĝo respektivas al la tempo post Kristo. Paleontologia skaloGeo(paleontologo)kronologia temposkalo estis ellaborita por difini relativajn geologiajn aĝojn de ŝtonspecoj. La absoluta aĝo, kiun oni mezuras je jarmilionoj, ne estis la ĉefa celo por la skalo. La tuta terhistorio estas dividida je du gravaj tempoperiodoj (eonoj): Fanerozoiko kaj Kriptozoiko laŭ la apero de fosilioj en la ŝtontavoloj. Kriprozoiko estas la tempo de "kaŝita vivo" (el la greka), ĉar tiutempe ekzistis nur molaj vivestaĵoj, kiuj ne lasis iujn spurojn en sedimentaj tavoloj. Fanerozoiko komenciĝis ĉe la limo inter Ediakario kaj Kembrio, kiam aperis multaj specioj de moluskoj kaj aliaj estaĵoj kun ŝeloj, kio ebligis al paleontologoj distingi plurajn tavolojn laŭ la trovitaj fosilioj de flaŭro kaj faŭno. La suba tabelo estas kompilaĵo de la ĉefaj paleontologiaj eventoj dum geologiaj epokoj. Oni notu, ke la grandeco de apartaj blokoj tute ne respektivas al la daŭro de koncernaj periodoj.
Paleobotanika skaloEn paleobotaniko oni anstataŭ la postfikso -zoiko uzas la postfikson -fitiko. Paleozoiko estas dividata en botaniko je paleofitiko (de silurio ĝis permo) kaj eofitiko (kambrio kaj ordovizio)
Eksteraj ligiloj
Notoj kaj referencoj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.