|
Article on other languages:
|
Georg Philipp TELEMANN (naskiĝis la 14-an de marto, 1681, mortis la 25-an de junio, 1767) estis germana komponisto de baroka muziko, naskiĝinta en Magdeburgo. Li instruis sin mem pri muziko, kaj poste studadis lingvojn kaj sciencon ĉe la Universitato de Leipzig. Li estas rekonita kiel la plej fekunda komponisto ĝis nun. Li estis samtempulo de Johann Sebastian Bach; nuntempe oni ĝenerale konsideras tiun la pli granda komponisto, sed tamen Telemann en sia tempo estis pli favore rekonita pro siaj muzikaj kapabloj. Telemann estis tiel fekunda, ke li neniam povis kalkuli la nombron de siaj komponaĵoj. Li vojaĝadis ĝis malproksime, ensorbante diversajn muzikajn stilojn kaj ilin miksante en siajn komponaĵojn. Telemann estas konata pro sia verkado de konĉertoj por nenormalaj kombinaĵoj de instrumentoj, kiel pluraj aldviolonoj aŭ trumpetoj. Li okupis serion de gravaj muzikaj postenojn, kiu kulminis per tiu de muzika direktoro de la kvin plej grandaj preĝejoj en Hamburgo, de 1720 ĝis sia morto en 1767. Lin anstataŭigis lia baptofilo Carl Philipp Emanuel Bach. Verkoj
Registraĵoj
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.