|
Article on other languages: |
Haveno estas loko ĉe akvobordo (rivera, laga, mara), kie ŝipoj povas bone albordiĝi por trovi protekton, en- kaj elŝarĝi kargon kaj en- kaj elŝipigi pasaĝerojn. Taŭgaj havenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis havena urbo. Tiaj urbo foje havas la vorton "haveno" en sia nomo, en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane: Puerto Paloma), en aliaj sufikse (dane: København). Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio. La vorto haveno havas ankaŭ la figuran signifon "rifuĝejo". Vidu ankaŭ jenon:Aliaj projektojEksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.