Helgoland

Article on other languages:

Helgolando (germane: Helgoland, IFA [ˈhɛlgolant]) estas malgranda insulo en la Norda Maro. En la sudo ĝi havas relative larĝan plaĝon kaj havenon, dum en la nordo kaj okcidento ĝin limigas kruta bordo. Oriente situas la tiel nomata Düne: ebena insuleto, kiu ĝis 1720, kiam ŝtorma tajdo atakis Helgolandon, estis ligita kun la ĉefinsulo.

Enhavo

Historio

En la mezepoko Helgolando estis rifuĝejo de piratoj. Ĝis 1814 la insulo apartenis al Danio, poste la britoj ĝin okupis. En la jaro 1890 ĝi per kontrakto fariĝis germana, kaj la kajsero Vilhelmo la 2-a faris el ĝi bazon de la mararmeo. Post la Dua mondmilito britoj ekuzis Helgolandon por militaraj celoj, ordonante eĉ al la helgolandanoj forlasi la insulon. La britoj eksplodigis tie ĉ. 6800 tunojn da eksplodaĵo por neniigi la iaman germanan submarŝipan bazon. Malaperis eĉ parto de la insulo. En 1952 la insulanoj fine rajtis reveni.

Ekonomio

La helgolandanoj vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ de la fiŝkaptado. Pramŝipoj ligas Helgolandon kun la kontinento kaj kun aliaj insuloj.

Iom da statistiko

Eksteraj ligiloj

  oficiala paĝo en la germana

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.