|
Article on other languages:
|
Rompdanculo en Ljubljana
La vorto hiphopo signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko. La hiphopa kulturo celis kunigi la tri stratajn artojn de tiu epoko: Danco, mur-pentraĵo (grafitio), kaj la Rep-muzikon. La Zulu nation de Afrika Bambaata (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.
Rapo, repo aŭ rapmuziko?La vorto rapo aŭ repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem. Estas diversaj opinioj inter esperantistoj pri la ĝusta termo. Multaj pensas, ke la vorto rapo ne uzeblas, ĉar ĝi jam ekzistas kaj signifas specon de leguma radiko. Tiel uzado de rapo povas krei konfuzon inter manĝaĵo kaj muziko. Tamen la bando Dolchamar, kiu verkis la plej konatan esperantan hiphopkanton Chu vi pretas?! (tiel skribita), malvolas anstataŭigi la vorton rapo per la proponata "repo" opinie ke ĝi estas volapukismo. Pri tio skribas ankaŭ Dro Espo[1], kiu proponas la termon rapmuziko kiam indas eviti miskomprenon. Vortouzo kaj skribmanieroj (ortografio) estas esenca parto de hiphopaj tekstoj, kiuj kutime anstataŭigas lingvajn regulojn per spontana kreemo kaj enkodigita stratlingvo. Esperanta hiphopkompiloLa esperanta diskeldonejo Vinilkosmo estas faranta kompildiskon pri esperanta hiphopo. La kd inkluzivos kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. La eldona datumo ne jam estas anoncita. Eblas senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace. Hiphopa muzikoKonataj kantistoj aŭ grupojEsperantaj:
Usonaj:
Hispanaj:
Germanaj:
Norvegaj: Diverslandaj: Francaj:
Pollandaj: Eksteraj ligiloj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.